Het Belang van Limburg (eo:La Graveco de Limburgo) estas nederlandlingva flandra gazeto kiu same kiel la Gazet van Antwerpen apartenas al la Regiona Eldonejo Concentra.
Temas pri klare regiona gazeto, adaptita je belga Limburgo. Ĝi havas eldonkvanton de proksimume 100 000 ekzempleroj kaj atingas pli ol 85% de la limburga gazeta legantaro.
Het Belang van Limburg | ||
taggazeto | ||
---|---|---|
Ĝenro | ĝenerala | |
Periodeco | ĉiutaga | |
| ||
Lando | Belgio | |
Urbo | Haselto | |
Publikigisto | Concentra | |
Ĉefredaktisto | Ivo Vandekerckhove | |
Establodato | 1879 | |
Lingvoj | nederlanda | |
Eldonkvanto | 100 000 | |
ISSN | - | |
| ||
Retejo | http://www.hbvl.be | |
Laŭ enketo de la sendependa kontrolorgano CIM en Belgio inter junio 2004 kaj majo 2005, Het Belang van Limburg havas ĉiutage 414.200 legantojn. Tio estas 12,6% pli ol dum la pasinta enketo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Het Belang van Limburg, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.