Hemmo TIETTI (1911-1999), UEA-membro pli ol 50 jarojn, unu el la plej aktivaj e-istoj en Finnlando, forpasis la 20-an de majo en Somero.
Laŭnaske germano (Helmuth Dibelius), li ĉiam sentis fortan ligon al Finnlando, kie li servis kiel armea interpretisto dum la dua mondmilito. Post la milito li transloĝiĝis al Finnlando kaj edziĝis al Veera, lernantino de la E-vortaristo Joel Vilkki, kiun siatempe ĝuste Tietti konvinkis pri la avantaĝoj de E-o kompare kun Novial. Delegito de 1951 (pri parapsikologio, stenografio kaj naturprotektado), Tietti estis ankaŭ honora membro de E-Asocio de Finnlando. Li flegis specifajn rilatojn kun diverslandaj e-istoj, i.a. kun Gbeglo Koffi, kiun li subtenis dum jardeko kvazaŭ adoptan filon. (Gbeglo fondis en Togolando, omaĝe al Hemmo Tietti, instituton kun lia nomo.)
Hemmo Tietti | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 30-an de novembro 1910 |
Morto | 30-an de novembro 1998 (88-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto |
Ŝtataneco | Finnlando |
Okupo | |
Okupo | esperantisto |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Hemmo Tietti, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.