Jen estas kelkaj konsiletoj por krei paĝon en Vikipedio.
Sur ĉiu paĝo de Vikipedio estas supre ligilo "Redakti". Se vi alklakas ĝin, la teksto de la paĝo aperas en fenestro, en kiu vi povas fari viajn aldonojn aŭ ŝanĝojn. Se vi volas aldoni novan artikolon pri nova proksima temo, skribu ĝian nomon en senc-hava frazo kaj aldonu ĉirkaŭ tiu nomo paron de duoblaj rektaj krampoj, ekzemple: Ankaŭ hundo estas karnovoro. Poste alklaku malsupre la ligilon "Antaŭrigardo" por vidi ĉu tiu malnova paĝo nun aspektas ĝuste kun la nova ligilo. Se jes, alklaku "Konservi ŝanĝojn". La paĝo kun via ŝanĝo konserviĝos, kaj post la konserviĝo la vorto aperos ruĝe anstataŭ blue (aŭ aperos demandosigno "?" post tiu nova vorto, depende de via navigilo kaj de viaj personaj elektoj). Tio signifas, ke neniu paĝo jam ekzistas pri tiu temo. Alklako de la ruĝe aperanta vorto (aŭ de la demandsigno) malfermos fenestron, en kiu vi povos verki vian tekston kaj registri ĝin per "Konservu".
La saman rezulton vi povas ankaŭ atingi tajpante en la URL-fenestro la titolon de via verkota artikolo post http://eo.wikipedia.org/wiki/. ekzemple : http://eo.wikipedia.org/wiki/Titolo_de_verkota_artikolo. Sed atentu tiukaze ke la artikolo povas esti preskaŭ netrovebla se nenio ligas al ĝi. Preferinde estas deiri de jam ekzistanta artikolo kies temo iel rilatas (ekzemple ekverki pri "Hundo" deirante de "Karnovoro")
Do, unue en la vikipedia ĉefpaĝo trovu la temon, kiu plej rilatas al via artikolo, kaj alklaku ĝin. (Aŭ trovu ligitan temon per la serĉi-kadreto (maldekstre) aŭ la kategorioj. Kiam vi trovos la ĝustan paĝon aldonu vian temon per la metodo priskribita supre. Fine alklaku ruĝan ligilon (aŭ la aperintan demandsignon) kaj enmetu vian artikolon.
Vikipedio nuntempe havas du flankojn - unuflanke ĝi estas "reta projekto por krei enciklopedion", aliflanke ĝi parte jam funkcias kiel enciklopedio. Por ke la uzantoj de Vikipedio povu jam ŝati ĝin, oni decidis, ke la tuto aspektu ne tro kiel konstruejo, sed jam iom dece. Interalie nova paĝo plenumu kelkajn minimumajn kriteriojn:
Se artikolo ne plenumas tiujn kriteriojn, oni konsideras ĝin ĝermeto aŭ eĉ malpli - kaj ĝi riskas esti forigata. Prefere do tuj ĉe la kreado (aŭ en la posta duonhoro) verku almenaŭ la tri frazojn kun ligilo kaj enmetu en taŭgan kategorion.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Helpo:Kiel krei paĝon, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.