Helle Thorning-Schmidt

Helle THORNING-SCHMIDT (naskiĝis la 14-an de decembro 1966 en Rødovre) estas dana politikstino.

Ekde la 12-a de aprilo 2005 si estas la unua virina prezidanto de la Dana socialdemokratia partio. En la parlamenta baloto de 2007 ŝi malsukcesis kontraŭ Anders Fogh Rasmussen, sed en la parlamenta baloto de la 15-a de septembro 2011 sukcesis kontraŭ la koalicio de la ĝis-tiama ĉefministro Lars Løkke Rasmussen kaj do iĝis ĉefministrino de Danio.

Helle Thorning-Schmidt
Helle Thorning-Schmidt en 2008
Helle Thorning-Schmidt en 2008
Persona informo
Helle Thorning-Schmidt
Naskiĝo 14-an de decembro 1966 (1966-12-14) (57-jaraĝa)
en Rødovre
Lingvoj angladanafranca vd
Loĝloko Strandvejskvarteret en Kopenhago • Londono vd
Ŝtataneco Reĝlando Danio vd
Alma mater Universitato de KopenhagoKolegio de Eŭropo • Ishøj Gymnasium vd
Partio Dana socialdemokratia partio
Subskribo Helle Thorning-Schmidt
Familio
Patro Holger Thorning-Schmidt vd
Edz(in)o Stephen Kinnock vd
Infanoj Johanna Kinnock • Camilla Kinnock vd
Profesio
Okupo politikisto vd
Aktiva en StrasburgoBruseloKopenhago vd
En TTT Oficiala retejo vd
Ĉefministro de Danio Helle Thorning-Schmidt
Dum 20112015
Antaŭulo Lars Løkke Rasmussen
Sekvanto Lars Løkke Rasmussen
partiestro de la Dana socialdemokratia partio
Dum 2005 - 2015
Antaŭulo Mogens Lykketoft
Sekvanto Mette Frederiksen
vd Fonto: Vikidatumoj
Helle Thorning-Schmidt
Helle Thorning-Schmidt
vdr

Junaĝo, familio kaj profesia eduko

Helle Thorning-Schmidt kreskis en la loĝloko Ishøj sude de Kopenhago. Kiam ŝi estis 10-jaraĝa, la gepatroj divorciĝis kaj ŝi pluloĝis kun la patrino. En la gimnazio de Ishøj ŝi laŭ propra aserto decidiĝis pri socialisma orientiĝo, trovis dumvivajn amikojn, kun ili perlaboris iom da mono en loka supermerkato kaj per la transsiberia fervojo kiel dorsosakaj turistoj veturis tra Sovetunio kaj Ĉinio. En la 1980-aj jaroj ŝi estis engaĝita membro de la pacmovado, varbis subtenon por la Afrika Nacia Kongreso, por la muzikfestivaloj de la gazeto de la Dania Komunisma Partio, nomata Land og Folk ("ŝtato kaj popolo") kaj en la studenta politiko.

En la Universitato de Kopenhago ŝi studis politikan sciencon, kaj aparte ekinteresiĝis pri pluevoluo de la Eŭropa Unio. Ĝis la nuntempo ŝi laŭ propra aserto konvinkitas ke la Eŭropa Unio estu la ĝusta ilo igi Eŭropon pli socie justa kaj pli mediprotekte konscia.

Pro la interesiĝo pri la eŭropa movado ŝi kontaktiĝis kun la dana socialdemokratia partio. kaj akceptiĝis en la diskutan klubon de la politikisto Ritt Bjerregaard.

Post finstudo en la kopenhaga universitato, ŝi daŭrigis la studadon en la Kolegio de Eŭropo en Bruĝo. Kie ŝi konatiĝis kun sia posta edzo Stephen Kinnock, la filo de la eksa partiestro de la brita partio Labour, Neil Kinnock. La studadon en la Eŭropa Kolegio ŝi en 1993 finis per magistriĝo. En 1994 sekvis magistriĝo en politika scienco en la Universitato de Kopenhago.

La unua etapo de la profesia vivo inter la jaroj 1994 kaj 1997 estis gvidado de la sekretariejo de la dana socialdemokratia partio en la eŭropa parlamento en Bruselo. En tiu tempo ŝi edziniĝis kaj naskis sian unuan infanon, la filinon Johanna.

En 1997 ŝi revenis al Danio kaj iĝis konsilantino de la Dania Sindikata (dane Landsorganisationen i Danmark) pri internaciaj temoj. Tiun postenon ŝi havis ĝis la jaro 1999, kiam ŝi mem kandidatis pri deputita posteno de la Eŭropa Parlamento. Dum la balota kampanjo ŝi duavoje gravediĝis kaj sekve naskis la duan infanon, filinon Camilla.

La kvarpersona familio loĝas en Østerbro, urboparto de Kopenhago.

Politika kariero

Eŭropa parlamento

En 1999 Helle Thorning-Schmidt nome de la dana socialdemokratia partio iĝis deputito de la Eŭropa Parlamento, kaj do ŝi estis membro de la parlamenta frakcio de la Partio de Eŭropaj Socialdemokratoj. Ŝi membris en la komisiono pri laborpostenoj kaj sociaj demandoj, kaj en la komisiono pri konstituciaj temoj. Post la 5-jara oficperiodo ŝi en somero 2004 ne rekandidatis pri deputita posteno de la Eŭropa Parlamento, sed anstataŭe en 2005 kandidatis pri la nacia parlamento Folketing.

Partiestrino

La 8-an de februaro 2005 Helle Thorning-Schmidt elektiĝis deputito de la nacia parlamento Folketing. En sia balota distrikto ŝi estis la unua rekte elektita socialdemokrata depost 25 jaroj. Tutlande tamen la baloto estis malsukcesa por sia partio, kiu nur atingix 25,8 procentaĵojn de la voĉoj, dum en 2001 ankoraŭ estis 29,1 procentaĵoj.

La 12-an de aprilo 2005 ŝi anstataŭigis Mogens Lykketoft kiel partiestro. Unuafoje en la historio de la partio ĉiuj partianoj voĉdonis pri la partiestra posteno, kaj ŝi estis la unua virino kiu ricevis la postenon. Ŝi konsideriĝas reprezantino de la modera, politike centra partia alo ĉirkaŭ la eksa ĉefministro Poul Nyrup Rasmussen kaj la politikisto Henrik Dam Christensen.

Kiam la 25-an de oktobro 2007 organiziĝis ekstervica parlamenta baloto, ŝi iĝis la pinta ĉefministra kandidato de la opoziciaj partioj de socialdemokratoj, socialistoj kaj la partio Det Radikale Venstre. Malgraŭ intensa kampanjo sub la moto "ni elektas prosperon" la partio ree perdetis voĉajn procentaĵojn (nun ricevis 25,5 %). Post la baloto ŝi baze serkvis la registaran politikon rilate al eksteraj rilatoj kaj trakdo de eksterlandanoj, sed per klaraj postuloj pri vivteno de la dania modelo de socia ŝtato provis kaŭzi politikan nuancon malsaman ol la registaro.

Parlamenta baloto de 2011

Por la parlamenta baloto de la 15-a de septembro 2011 la dana socialdemokratia partio denove nomumis Hell Thorning-Schmidt kiel pinta ĉefministra kandidato. Kvankam la partio per ricevo de 24,8 procentaĵoj de la balotaj voĉoj atingis la plej malbonan rezolton de sia historio, la centra-maldekstra partia koalicio gvidata de Helle Thorning-Schmidt sume gajnis voĉojn. La dana reĝino Margareta la 2-a la 2-an de oktobro 2011 taskigis ŝin formi registaron. Helle Thorning-Schmidt anoncis, ke ŝi planas tri-partian koalician partion el sia propra partio kaj la partneroj Det Radikale Venstre kaj Socialistisk Folkeparti.

Eksteraj ligiloj

Tags:

Helle Thorning-Schmidt Junaĝo, familio kaj profesia edukoHelle Thorning-Schmidt Politika karieroHelle Thorning-Schmidt Eksteraj ligilojHelle Thorning-Schmidt12-a de aprilo14-a de decembro1966200520072011Anders Fogh RasmussenDana socialdemokratia partioDanioHelpo:PrononcindikoLars Løkke RasmussenPolitikistoRødovreĈefministro de Danio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Grândola (stacidomo)Ekstersunsistema planedoGermania SuperiorSymbolum ApostolorumFutbaloBraziloBrita imperioFranca Politeknika LernejoBelgioHefestoMarbatalo (ludo)SamarkandoMatthieu RicardEl Popola ĈinioArțiHyde Park (Londono)BogdandStudentoj de Universitato de PécsItalioJohor BahruRapidresponda kodoPasaĝeroj (filmo)OrgasmoKlarkoPernambuka Esperanto-AsocioStatistika Divizio de la Unuiĝintaj Nacioj1937NudecoPatsy KensitSistemo por administrado de enhavoLucky LucianoStefan ZweigSan-Paŭlo (urbo)TER (trajno)MeksikoIrlanda lingvoTwitterAnuketVeroKia koincidoTitoloSeksumadoIslama ŜtatoThe Amazing World of GumballKlasika FilologioLingvistikoFondaĵo VikimedioSt AlbansNATOEnnio MorriconeTTTVato (mezurunuo)Wolfgang HagenauerIndonezioMoresnet neŭtralaLeo SakaguchiMolekula mekanikoMichael JacksonOrașu NouBaza enspezoHamasoSuna eklipsoJuan Antonio VillacañasSennacieca Asocio TutmondaGiorocutaScienca Universitato Loránd EötvösCirila alfabetoPolaj filmojRuslingva Vikipedio🡆 More