Helikoptero: Speco de aviadilo

La Helikoptero estas aviadilo, kiun movas unu aŭ pli horizontalaj rotoroj.

La rotoroj efikas kiel turnantaj flugiloj - tial la helikoptero apartenas al la rotaciflugilmaŝinoj (kune kun la aŭtogiro), male al la kutimaj fiksflugilmaŝinoj. La vorto "Helikoptero" venas el la grekaj vortoj helix (kirlo) kaj pteron (flugilo).

Helikoptero: Historio, Mekanismo, Mondaj rekordoj
Sikorsky UH-60 Black Hawk, transporta helikoptero.

Se la rotoro estas turnata fare de la motoro, la helikoptero mem turniĝas en alia direkto. Por malhelpi tion, necesas balancigi la turnomomanton. Tio okazas:

  • per malgranda vertikala rotoro (kun helico) ĉe la malantaŭa parto, kiu kontraŭpuŝas, aŭ
  • per duona horizontala rotoro, kiu turniĝas en alia direkto.

Helikopteroj povas sekure alteriĝi, eĉ se la motoro ne funkcias: Tiam ili ŝanĝas al malaltiĝada flugo, dum kiu la kurento de la aero movas la rotorojn. Helikoptero povas stari en la aero kaj eĉ flugi flanken kaj malantaŭen. Cetere Helikoptero povas eki kaj alteriĝi vertikale kaj tial ne necesas longan aervojon.

Helikoptero estas uzata en civila kaj milita aviado. Laŭ celoj de ĝia uzo, pluraj helikopteroj estis ellaboritaj kaj operacias por transporto de pasaĝeroj kaj sargoj, malhelpo de arbaraj fajroj, ktp.

Historio

Helikoptero 1922

La teorioj de aviadilo, kiun eblas flugi kaj movi vertikale estis provitaj de pluraj aviadpinoiroj. Dum la 16-a jarcento, itala artisto Leonardo da Vinci verkis skizojn de vertikalfluga aviadilo, sed la realigo de povejo, kiun kreas movforto ne solviĝis ĝis la 20-a jarcento.

La prototipo de moderna helikoptero estas Aŭtogiro de Hispana aviadpioniro, Juan de la Cierva (1895-1936). Cierva uzis flapantan hinĝon por malkreski tremanton dum la vertikala flugo kaj uzis fiksflugilan aviadilon por horizontala flugo. La unua helikoptero estas inventita Focke-Wulf Fw 61 en 1936.

La utiligo de helikoptero komencis post la dua mondmilito. La Sikorsky R-5 estas unua masproduktita helikoptero kaj unue debutis dum la Koreia milito. Post la ĝia sukcesa debuto en la militoj, helikoptero uziĝas en civila kaj milita aviado.

Mekanismo

Helikoptero devas plenumi du aferojn. Unue, ĝi devas teni la aeroplanon nefalanta kaj due, ĝi devas venki la froton de la aero, por ke ĝi povu tiri la aeroplanon antaŭen. La rotacianta helico (aŭ ĝenerale la propulsanta motoro) pliigas la rapidecon de la aero super la aloj. Laŭ la principo de Bernoulli, tio produktas levoforton de suprenira premo kontraŭ la alo. Levoforto venkas la gravitan forton, la malsuprenira premo estigita de la pezo de la alo.

La helico tranĉas tra la aero sammaniere kiel ŝraubo sin ŝovas en lignon, kaj tiras la aeroplanon antaŭen. Tiu antaŭenira movo de la helico estas nomata puŝforto (propulsa forto), kiu nuligas la rezistoforton de la atmosfero, la forton kiu rezistas kontraŭ la antaŭenira movo.

Mondaj rekordoj

Rekord-tipo Rekordo Helikoptera tipo Piloto(j) Dato Okazejo Noto
Rapideco 472,3 km/h Eurocopter X3 Hrevé Jammayrac 7-an de junio 2013 Istres (Francujo)
Flugdistanco sen surgrundiĝo 3 561,55 km Hughes YOH-6A Robert G. Ferry (Usono) 6-an de aprilo 1966 Usono
Rapideco ĉirkaŭ la mondo 136,7 km/h Agusta A109S Grand Scott Kasprowicz (Usono) Aŭgusto 2008 De kaj al Novjorko
tra Eŭropo, Rusio, Alasko, Kanado
Surgrundaj refueligoj
Maksimuma flugalto 11 010 m Sikorsky CH-54 Tarhe James K. Church 4-an de nov. 1971 Usono
Maks. flugalto kun ŝarĝo de 40 tunoj 2 255 m Mil V-12 Vasilij Koloĉenko kaj a. 6-an de aŭg. 1969 Sovetunio

Fabrikantoj

Vidu ankaŭ

Tags:

Helikoptero HistorioHelikoptero MekanismoHelikoptero Mondaj rekordojHelikoptero FabrikantojHelikoptero Vidu ankaŭHelikopteroAviadiloAŭtogiroFlugiloGreka lingvoKirloRotoro

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

RusioVenezueloSantiago do CacémJesuo KristoPeruoInfanoSvislandoEŭropa UnioTavernes de la ValldignaJudojC++1252NeveklovKulturo1970ArtoBaratoAraba lingvoLingvoAlahoĈinaj studentaj manifestacioj en 1986TaksonomioPaulo Silas1967SpadoMunkenoIslama ŝtatoListo de sendependaj ŝtatojMetroo de Seulo1-a de majo2026KortegoKokoMeksikoEl-NinjoDaŭdeĝingoLitzelstettenJohn Ronald Reuel TolkienSamueloMunicipoj de Valencia KomunumoPurpuraPornhubJohor BahruKopenhagoTransilvanioRoterdamoVikivortaroHerooRomoMurpentraĵoSeksa pozicioHTML2010ArkitektoAl-AndalusVijay MallyaOroDua MondmilitoUkraina lingvoPeter Karl ThurwieserTriopismoDonkiĥoto (romano)CSSSesimbraFilipinojKairo🡆 More