Gyöngyösfalu estas vilaĝo en Hungario en regiono Okcidenta Transdanubio, en departemento Vas (Hungario), en Distrikto Kőszeg.
Gyöngyös signifas hungare perla, sed temas pri rojo, kiu estas rapidflua, tial ŝaŭmadas. Oni nomas tion "perla". Falu signifas hungare vilaĝo.
Gyöngyösfalu konsistas el 4 vilaĝoj. Kispöse kaj Nagypöse unuiĝis en 1928, en 1950 tiu, Ludad kaj Seregélyháza unuiĝis. La vilaĝo(j) situas laŭ la vojo (kaj ankaŭ fervojo) inter Szombathely kaj Kőszeg. Inter Szombathely kaj Kőszeg la vilaĝoj situas dense kaj preskaŭ ili tuŝas unu la alian.
En la iama Pöse naskiĝis kanuisto Tibor Tatai.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gyöngyösfalu, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.