La Gaznavida dinastio (perse غزنویان ġaznaviyān) estis Persia islama dinastio de Tjurka mamluka deveno, kiu je sia plej granda etendo regis en grandaj partoj de Irano, Afganio, multo de Transoksiano kaj la nordokcidento de la Hindia subkontinento (parto de Pakistano) el 977 ĝis 1186.
Tiu dinastio estis fondita de Sebuktigin post lia sukcedo en la regado de la regiono de Gazni post la morto de lia bopatro, nome Alptigin aŭ Alptegin, kiu estis elrompinta eks-generalo de la Samanida Imperio el Balĥo, norde de Hindukuŝo en Granda Ĥorasano.
Gaznavidoj | ||
---|---|---|
Dinastio | ||
dinastio | ||
Apero | 962 vd | |
Lando | Gaznavida Imperio vd | |
Religio | islamo • sunaismo vd | |
Dinastiaj rilatoj | ||
Fondinto | Sabuktigin vd | |
vd | Fonto: Vikidatumoj | |
Kvankam la dinastio estis de tjurka deveno el Centra Azio, ĝi estis tuj persiigita en aferoj de lingvo, kulturo, literaturo kaj kutimoj kaj pro tio ĝi estas rigardita amplekse ankaŭ kiel "Persia dinastio".
La filo de Sebuktigin, nome Mahmud de Gazni, deklaris sendependecon el la Samanida Imperio kaj etendis la Gaznavidan Imperion al la Amudarjo, la Induso kaj la Hinda Oceano oriente kaj ĝis Rej kaj Hamadano okcidente. Sub la regado de Mas'ud la 1-a, la Gaznavida dinastio elperdis kontrolon super siaj okcidentaj teritoriojn al la Selĝukoj post la Batalo de Dandanakan, rezulte en limigo de sia teritorio al tiu de la nuntempaj Afganio, Pakistano (Panĝabo kaj Baluĉio). En 1151, Sultano Bahram Ŝah perdis Gazni al la Gurida reĝo Ala al-Din Husajn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Gaznavidoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.