François LO JACOMO (naskiĝis la 26-an de Novembro 1954 en Neuilly-sur-Seine, Francio) estas matematikisto, komputisto kaj lingvisto.
Li esperantistiĝis en 1971, kaj rolis plurnivele en la movado. En 1989, li iĝis membro de la Akademio de Esperanto. Lia nuna mandato finiĝos je 2025.
François Lo Jacomo | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 26-an de novembro 1954 (69-jaraĝa) |
Lingvoj | Esperanto • franca |
Ŝtataneco | Francio |
Okupo | |
Okupo | esperantisto • Wiki Esperantoesperantologo |
Profesie, inter 1978 kaj 1986, li instruis matematikon en postabitura gimnazia klaso, en Arras. Poste li iĝis komputisto en privata firmao dum dudeko da jaroj, kaj refariĝis instruisto pri matematiko en 2013. De 1998, kiel estrarano de la franca matematika asocio Animath Arkivigite je 2019-05-01 per la retarkivo Wayback Machine, li estas unu el la respondeculoj pri trejnado al Internacia Olimpiado pri Matematiko. Li konatiĝis kun kroata Esperantistino Saŝa Sirovec en 1978, kaj ili geedziĝis en 1991. Iliaj du gefiloj kapablas Esperanton, ĉar ekde 2004 ili partoprenis infan-kongresetojn. Tamen Esperanto neniam estis hejma lingvo. Ankaŭ lian nunan kunulinon, Nathalie Kesler (naskita en Koreujo kun korea nomo OH So Yun, mallonge Soj) li renkontis dank’ al Esperanto (en Greziljono en 2014). La gefiloj Anna Lo Jacomo (nask. 1993), finas en 2019 doktoriĝon pri inĝenierado, kaj Stéphane Lo Jacomo (nask. 1995) = Fytch, jam havas karieron kiel muzikisto.
Li aŭdis pri Esperanto ĉar lia patro, kuracisto, estis delonga amiko de filo de la Esperantisto Jean Couteaux. En februaro 1971, li ricevis libron pri Esperanto verkita de Pierre Delaire. Ekde 1973, li regule partoprenis Universalajn Kongresojn, kunfondis Internacian Asocion de Esperantistaj Matematikistoj en 1974, kaj daŭre vizitadis Greziljonon.
Danke al Esperanto, lin allogis aliaj lingvoj: la ĉinan li eklernis en 1971. Impresis lin, en novembro 1974, la unua kurso pri lingvistiko de André Martinet. Li rapide decidis doktoriĝi ĉe li pri Esperanto: Libereco aŭ aŭtoritato en la evoluo de Esperanto (1981). Dum pluraj jaroj li estis sekretario de la lingvistika asocio SILF (Société Internationale de Linguistique Fonctionnelle) fondita de Martinet, partoprenis internaciajn kongresojn de lingvistoj en 1982 (Tokio) kaj 1987 (Orienta Berlino), eĉ iĝis unu el la du francaj delegitoj ĉe Internacia Konstanta Komitato de Lingvistoj. Tamen duan (ŝtatan) doktoriĝon ĉe Claude Hagège li neniam finis, kaj li neniam trovis postenon pri lingvistiko. En Greziljono, ekde 1972, li trapasis la tri unuajn ekzamenojn de Franca Esperanto-Instituto (FEI), kaj poste instruis dum pluraj jaroj en Ĉerizejo, sidejo de Espéranto France (tiam UFE). Li iĝis direktoro de la ekzamenoj de FEI. Li ludis gravan rolon en renovigo de tiuj ĉi ekzamenoj, kaj nun estas ekzamenanto de francaj, ILEI- kaj KER-ekzamenoj. En 2010, li fariĝis prezidanto (en 2019 estis vic-prezidanto) de la Kulturdomo de Esperanto, Kastelo Greziljono, kaj iomete reinstruis Esperanton post longa interrompo.
Ekde 1976, li rolis en TESPA (Teatro Esperanto de Parizo), kun ekzemple Georges Lagrange kaj Michel Audibert. Li estis prezidanto de Junulara Esperantista Franca Organizo (JEFO) (1978–1980), komitatano de UEA (1978–1986), aktivulo en UFE (varbkomisiono kaj rilatoj kun Unesko). En 1985, li partoprenis organizadon de tritaga simpozio ĉe Unesko pri Plurlingveco kaj komunikado, kaj István Szerdahelyi invitis lin reprezenti ILEI ĉe Unesko. Dekon da jaroj poste, li partoprenis defendadon de UEA kaj ILEI, kiam Unesko decidis forigi duonon el siaj partneraj asocioj. Li iĝis unu el la reprezentantoj de UEA ĉe Unesko, kaj kunorganizis tie konferencojn pri Esperanto en 2008 kaj 2017. Li prelegis en pluraj Esperantologiaj Konferencoj ekde la komenco. Li ankaŭ intervjuis famulojn (André Martinet, Umberto Eco, Claude Hagège) pri Esperanto.
En 2022 François Lo Jacomo partoprenis la 8-an Afrikan Kongreson de Esperanto en Senegalo, kie li prelegis pri Unesko kaj rilatoj de UEA kaj ILEI kun tiu internacia organizo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article François Lo Jacomo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.