Floruit estas la tria singulara persono de la -as tempo (indikativo) de la latina verbo “floreo” (flōreō = flori).
Ĝia signifo estas “floris”. Plenesilabe, aŭ mallonge fl., la esprimo estas uzata en eldonarto por indiki tempan alproksimigon kun referenco al la biografiaj kronologioj de la personoj koncernataj.
“Floruit” estas uzata en la indikado de datoj aŭ epokoj en biografioj pri kiuj oni posedas tro malmulte da kronologiaj informoj, kiel en la kazo kiam oni ne konas la naskiĝodaton aŭ mortodaton, aŭ ambaŭ, sed estas konata la periodo en kiu la koncernato aktivis.
La termino, plejofte en la formo «fl.», povas esti uzata en esprimoj kiel “la scienculo Filono el Bizancio (fl. 3-a jarcento a. K.) estis disĉiplo de Ktesibios» kun aŭ sen la mallongigo. Sen mallongigo ĝi povas esti uzata kiel substantivo en esprimoj kiel “... li havis sian floruit en la jaro -530».
Ĝi povas esti uzata rilate al kiu ajn fenomeno aŭ evento, historia aŭ natura aŭ moda. .
La esprimo estas, kvankam ĉiam malpli, uzata en la itala, en la angla, franca kaj aliaj eŭropaj lingvoj.
Por indiki la alproksimigon (floradon) al la historia dato oni uzas fontojn kiel:
Ĝi estis origine uzata epoke de antikva Grekio por konigi la momenton de la atingo de la heroeco aŭ de la akiro de aktiveco (politika, literatura, filozofia), kutime lokigita ĉirkaŭ la kvardeka jaraĝo. Ne estis malkutime referenci, anstataŭe al la preciza jaro, al iu Olimpia ludo.
Tio por la viroj, por la virinoj eble la “floruit”, per samsencaj grekaj vortoj, apogiĝis sur aĝo de la geedziĝo, do de la puberaĝo.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Floruit, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.