Ekshibicio (de la latina exhibere, montri) aŭ neologisme apodisofilio estas la klino de persono al ekspono en publiko, spontane, rimarkinde kaj troe.
La termino referencas, specife kaj pli konvencie, al la konduto aŭ perverseco montri la seksajn organojn aŭ aliajn organojn konsideritajn kiel intimaj partoj: nome generorganoj, pugo, torso kaj brusto, al aliaj personoj.
Psikiatrie, la ekshibicio estas konsiderata tipo de parafilio aŭ seksa konduto. La ekshibicio estas referencata kiel perversio, la termino estas malĝusta se ĝi referencas al la seksa vivo kutima de la individuo.
La publika nudeco estas regule konsiderata kiel ofenda aŭ helpanto de publika malordo kaj ĝi estas uzata foje en sociaj protestoj. Aliflanke nudismo estas kultura movado kiu klopodas, ke la socia nudismo iĝu vivostilo. La nudismo intencas la akcepton de la homa korpo kiel arta esprimo, kaj defendas la personan rajton esti komplete nuda.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ekshibicio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.