Davido estas ĉefverko de skulptarto de la Renesanco kreita inter 1501 kaj 1504, fare de la itala artisto Mikelanĝelo.
Ĝi estas 5,17 m alta marmora statuo de stara nuda juna viro. La statuo reprezentas la biblian heroon Davido, favora temo en la arto de la urbo Florenco. Origine mendita kiel unu ero de serio de statuoj de profetoj situontaj laŭlonge de la tegmenta bordo de la orienta pinto de la Katedralo de Florenco, la statuo estis anstataŭe situigita sur publika placo, antaŭ la Palazzo della Signoria, nome sidejo de la urba registaro de Florenco, kie ĝi estis inaŭgurita la 8an de septembro 1504.
Pro la naturo de la heroo reprezentita (surpriza ŝajne malforta mortiginto de terura giganto), ĝi tuje iĝis simbolo de la defendo de civilaj liberecoj de la Respubliko Florenco, tiame sendependa urboŝtato minacita ĉirkaŭe de ŝajne pli povaj rivalaj ŝtatoj kaj de la hegemonio de la familio de la Mediĉoj. La okuloj de Davido, per averta mieno, direktas sin al Romo. La statuo estis movita al la Akademia de Belartoj en Florenco en 1873, kaj poste anstataŭita en la origina loko de kopio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Davido de Mikelanĝelo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.