Chełm (beloruse, ukraine, ruse Холм) estas urbo en la administra provinco Lublinio en orienta Pollando.
Ĝi estas urbo kun rajto de distrikto (eksterdistrikta urbo): tamen ĝi funkcias kiel administra centro por la samnoma distrikto Chełm, kiu ĉirkaŭas la urban komunumon. En 2021 en la urbo vivis 59 546 loĝantoj.
Chełm | |||||
| |||||
Flago | Blazono | ||||
eksterdistrikta urbo en Pollando • urbo | |||||
---|---|---|---|---|---|
| |||||
Mapo | |||||
Genitivo de la nomo | Chełma | ||||
Provinco | Lublinio | ||||
Distrikto-rajta | Jes | ||||
Distrikto | Urbo kun rajtoj de distrikto | ||||
Speco de komunumo | Urba | ||||
Urba komunumo | Jes | ||||
Aglomeraĵo | 78432 | ||||
Fondita en | 10-a jarcento | ||||
Urborajtoj | 1392 | ||||
Koordinatoj | , 23° 29′ O 51.1523.48333333333351° 9′ N, 23° 29′ O | ||||
Alto super la marnivelo | Ekde 80 ĝis 153 m | ||||
Areo | 35,29 km² | ||||
Loĝantaro | 59546 (en 2021) | ||||
Loĝdenso | 1 688 loĝ./km² | ||||
Poŝtkodo | od 22-100 do 22-118 | ||||
Telefona antaŭkodo | (+48) 82 | ||||
Aŭtokodo | LC | ||||
Estro | Agata Fisz | ||||
Titolo de estro | Prezidanto de urbo | ||||
Nomo de estraro | Rada Miasta Chełm | ||||
Adreso de estraro | Ulica Lubelska 65 | ||||
Poŝtkodo de estraro | od 22-100 do 22-115 | ||||
Telefono de estraro | (0-82) 565-22-23 | ||||
Fakso de estraro | (0-82) 565-22-54 | ||||
Poŝto de estraro | [email protected] | ||||
Ĝemelaj urboj | (Francio) Morlaix (Litovio) Utena (Usono) Knoxville (Germanio) Sindelfingen | ||||
Komunuma retejo | http://www.chelm.pl | ||||
La urbo situas 24 km de la limo kun Ukrainio kaj 50 km de la limo kun Belorusio, apud bordo de Uherka, maldekstra alfluanto de rivero Bug.
La komunumo ricevis la urban rajton en 1233, ĝi apartenis ekde 1377 al Pollando, ekde 1795 al la Aŭstra Imperio, fine akiris ĝin la Rusa Imperio (1815). En 1939 duono de la loĝantoj estis judoj. Dum la Dua Mondmilito, tie funkciis du germanaj kaptitejoj, en kiuj mortis ĉirkaŭ 90.000 homoj. La plimulto de la lokaj judoj pereis en ili de la germanaj nazioj. Oni elkriis en Chełm la novan Polan Respublikon la 22-an de julio 1944.
Antaŭ la holokaŭsto tiu ĉi urbeto servis kiel simbolo de "malsaĝula urbeto" en la popola humura literaturo de la judoj.
La urbo estas fervoja kaj komerca centro. Gravas la minerala-minado, lignoprilaboro, mueleja industrio, biero-, cement- kaj maŝinproduktado.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Chełm, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.