Carles Puigdemont I Casamajó: Kataluna ĵurnalisto kaj politikisto

Carles PUIGDEMONT i CASAMAJÓ (prononco esperantlingva , laŭ sistemo IFA prononco ; naskiĝinta la 29-an de decembro 1962 en Amer, Selva) estas kataluna ĵurnalisto kaj politikisto, eksa prezidanto de la kataluna registaro.

Li flue parolas: katalune, hispane, france kaj rumane.

Carles Puigdemont i Casamajó
Carles Puigdemont I Casamajó: Biografio, Verkoj, Referencoj
Persona informo
Carles Puigdemont i Casamajó
Naskiĝo 29-an de decembro 1962 (1962-12-29) (61-jaraĝa)
en Amer
Religio Kristana ateismo vd
Lingvoj hispanaanglafrancarumanakataluna vd
Loĝloko Casa de la República • VallespirĜirono • Sant Julià de Ramis • BruseloBerlinoHamburgo vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Partio Kune por Katalunio • Convergència Democràtica de Catalunya • Partio Demokrata Eŭropa Kataluna vd
Subskribo Carles Puigdemont i Casamajó
Familio
Patro Xavier Puigdemont Oliveras vd
Patrino Núria Casamajó vd
Gefratoj Montserrat Puigdemont i Casamajó vd
Edz(in)o Marcela Topor vd
Infanoj 2
Profesio
Okupo politika aktivisto • ĵurnalistopolitikisto vd
Aktiva en BarcelonoĜirono • Casa de la República vd
Verkado
Verkoj Cata… què? ❦
The Catalan Crisis ❦
M’explico. De la investidura a l’exili vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
Carles Puigdemont I Casamajó: Biografio, Verkoj, Referencoj
Carles Puigdemont I Casamajó: Biografio, Verkoj, Referencoj
vdr
Carles Puigdemont I Casamajó: Biografio, Verkoj, Referencoj
Carles Puigdemont (dekstra) kun pli aĝa frato

Biografio

Carles Puigdemont I Casamajó: Biografio, Verkoj, Referencoj 
Carles Puigdemont, 1962
Carles Puigdemont I Casamajó: Biografio, Verkoj, Referencoj 
Carles Puigdemont en Barcelono kun la filinoj, 2016
Carles Puigdemont I Casamajó: Biografio, Verkoj, Referencoj 
Carles Puigdemont kaj Artur Mas

Carles Puigdemont devenas el bakista familio kaj estas la dua de ok infanoj. Ekde la jaro 2000 li estas edzo de rumana ĵurnalistino Marcela Topor kun kiu li havas du filinojn. Li komencis studi katalunistikon, poste li studis ĵurnalismon kaj en la studenta epoko jam komencis kunlabori kun lokaj gazetoj. Ekde 1988 ĝis 2006 li estis ĉefredaktoro de la ĵurnalo El Punt, kie li komencis labori en 1982. En 1994 li publikigis la libron Cata... què?, kie li analizas, kiel la amerika kaj eŭropa gazetaro pritraktas la katalunan politikon. Inter 1999 kaj 2002 li estis la unua direktoro de la kataluna agentejo pri novaĵoj (ACN). Li estis ankaŭ direktoro de la anglalingva gazeto Catalonia Today, kiun li fondis en 2004.

Dum la 1980-aj jaroj li estis aktivulo de La Crida, organizaĵo kiu defendis la katalunan lingvon. En 1983 li aliĝis al la asocio de junuloj de la katalunisma dekstra partio CDC. Ekde 2006 li estas ano de la kataluna parlamento. En 2011 li estis elektita urbestro de Ĝirono, rompante 32-jaran tradicion dum kiu regis la urbon la partio de la socialistaj katalunoj (PSC).

Carles Puigdemont I Casamajó: Biografio, Verkoj, Referencoj 
Carles Puigdemont parolas en la Parlamento de Katalunio la 10-an de oktobro 2017 kaj tiam aperis la Deklaro de Sendependeco de Katalunio

La 10-an de januaro 2016 li estis elektita prezidanto de la kataluna registaro per la subteno de la parlamentaj grupoj Junts pel Sí (Kune por la Jeso) kaj CUP-CC (Popol-Unueca Kandidataro).

La Deklaro de Sendependeco de Katalunio estas politika teksto en kiu oni deklaras la starigon de la Kataluna Respubliko, kiel suverena kaj sendependa ŝtato, de rajto, demokratia kaj socia. La deklaro ankaŭ disponas la aplikon de la "Llei de transitorietat jurídica i fundacional de la república" (Leĝo de juridika ŝanĝeco kaj fondeco de la Respubliko) kaj la komencon de la konstitucianta procezo, demokratia, de civitana bazo, transversa, partoprena kaj liganta. La dokumento estis subskribita de la sendependisma plimulto de la Parlamento de Katalunio la 10an de oktobro 2017, post kiam la «Jes» al la sendependeco gajnis en la referendumo de memdispono farita la 1an de la sama monato.

Carles Puigdemont anoncis senprokraste ke la deklaro restis ĉesigita, momente, por malfermi periodon de intertraktado kun la registaro de Hispanio.

La hispana registaro postule demandis al Carles Puigdemont ĉu li deklaris aŭ ne la sendependecon de Katalunio. Dume Carles Puigdemont insistis pri la postulo de intertraktado, dum la hispana registaro petis kunvokon de balotado en Katalunio.

Verkoj

Referencoj

Eksteraj ligiloj

Tags:

Carles Puigdemont I Casamajó BiografioCarles Puigdemont I Casamajó VerkojCarles Puigdemont I Casamajó ReferencojCarles Puigdemont I Casamajó Eksteraj ligilojCarles Puigdemont I Casamajó196229-a de decembroEsperantoFranceGeneralitato de KatalunioHelpo:PrononcindikoHispaneIFAInternacia Fonetika AlfabetoKataluneKatalunioPolitikistoPrezidantoRumaneSelva (Majorko)Ĵurnalisto

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

SłupskAmoroHentajoÉvaux-et-MénilLanmespiloTeatro Katona JózsefKoTébarPregoljaHomoDelovoj centr (Centra ringo de Moskvo)Vojo el RaateNombro de la bestioMoskva-Siti (Centra ringo de Moskvo)MerloVentforet KofuAkseloPornografioStenografioProjekto TRONPluneretĤasmosaŭroCarles Puigdemont i CasamajóEnciklopedio de EsperantoRSSMasahiro ShimmyoMasturbadoRichard WagnerJapanioKarl Maria von AndlauZagreba metodoPreĝejo Sankta Mario (Eben)Johann Agricola (alkemiisto)Giza BáthoryPariza basenoFinnlandoKrea KomunaĵoKaligramoSan PedroSkolo de AnalojSamseksemoFontoplumoSerĉilo-optimumigoTutmonda Jarlibro Esperantista 1913Sennacieca Asocio TutmondaAdolf HitlerLa Kabano de Onklo TomKálmán KalocsayErektiĝoÁguilas (stacidomo)Pariĝada memmontradoWayback MachinePulpíAira SamulinListo de famuloj mortintaj en Budapeŝto (G-K)Johann Wolfgang von GoetheMalpruveblecoListo de skulptistojPrivata revelacioNorvega Esperantista LigoSant’ErasmoHospital (stacidomo)Publika nudecoHiperiono (mitologio)Interkultura edukado🡆 More