Burdo estas insekto de la genro Bombus en la familio Apidae; ili estas parencaj al la abeloj, tiel ili ankaŭ havas pikilon, vivas en kolonioj.
Ili estas malpli evoluintaj ol la mielabeloj, ne travivas vintron kaj devas regeneriĝi en ĉiu printempo fare de ininsekto, kiu unue zorgas pri ĉio, nur poste, kiam ŝia "familio" estiĝis, ŝi rolas nur kiel ovmetanto kaj lasas sin helpi de siaj filinoj. Ili estas do pli vundeblaj ol la abeloj. Korpe ili estas pli larĝaj kaj dikaj.
Burdoj estas minacataj en multaj industriaj landoj, rezulte de detruado de biotopo, kaj de malutilo fare de herbicidoj. Ekzemple en Britio estis 21 specioj de burdoj; el inter ili nur 6 plu estas ordinaraj, 5 suferas seriozan malkreskon, kaj 3 tute malaperis, simila konstato estas en Germanio.
Tio des pli maltrankviligas, ĉar burdoj ege gravas por polenado de plantoj kaj por ties reproduktado. Kelkaj floroj povas esti polenataj nur de burdoj .
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Burdo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.