Brigitte Nielsen (15-an de julio 1963 en Rødovre, Danio; fakte Gitte Nielsen) estas dana aktorino, modelo kaj kantistino.
Brigitte Nielsen | |
---|---|
Persona informo | |
Naskonomo | Gitte Nielsen |
Naskiĝo | 15-an de julio 1963 (60-jaraĝa) en Rødovre |
Lingvoj | dana • angla • germana • itala • franca |
Ŝtataneco | Reĝlando Danio |
Familio | |
Edz(in)o | Kasper Winding • Sylvester Stallone • Sébastien Copeland • Raoul Meyer • Mattia Dessì |
Amkunulo | Mark Gastineau • Flavor Flav |
Infanoj | 5 |
Okupo | |
Okupo | modelo • kantisto • filmaktoro |
TTT | |
Retejo | http://www.brigittenielsen.com |
Brigitte Nielsen naskiĝis kiel filino de inĝeniero kaj bibliotekistino. Li veturis en 1979 al Francio kaj Italio, por eki karieron kiel modelo. Ŝi laboris tie interalie kun dizajnistoj Giorgio Armani, Gianni Versace kaj Gianfranco Ferré.
Ŝin malkovris en 1985 la itala reĝisoro Dino De Laurentiis por la filmo Red Sonja kun Arnold Schwarzenegger. La fantazi-filmo ricevis malbonajn kritikojn kaj ne alportis malmulton. Komerce pli bone sukcesis la samjara filmo Rocky IV kun Sylvester Stallone. Dum la aktorado, ŝi interamiĝis kun Stallone kaj ili geedziĝis en fino de 1985, divorcis en 1987.
En la sekva jaro, Nielsen estis nomumita per la ora frambo kiel plej malbona nova stelulino de la jaro. Tiun premion ŝi meritis pro siaj unuaj du filmoj. Ankaŭ ŝia rolo en la sekva agfilmo City-Cobra, ankaŭ alportis por ŝi negativajn kritikojn, oni nomumis suin denove je ora frambo. Spite al la kritikoj, la filmo estis komerce sukcese, kiel ankaŭ la filmo Beverly Hills Cop II en 1987, en kiu Nielsen ludis nur marĝene. Ŝiaj sukcesojn helpis ŝia paero sur kovrilpaĝo de porviraj magazenoj kiel en Playboy. Gravis ankaŭ ŝia kunlaboro en 1987 kun la fama fotografisto Helmut Newton, kiu fotis ŝin por Vanity Fair.
Post tio ŝi ludis en duagradaj agfilmoj, televidaj serioj, spektakloj, videofilmoj. Ŝi ekis kantistinan karieron en 1987, sed kun modesta sukceso.
Ŝia unua geedziĝo okazis kun muzikisto Kasper Winding (1983-84), de kiu naskiĝis la filo Julian (1984). La dua geedziĝo okazis kun aktoro Sylvester Stallone (1985-87), la tria kun fotografisto Sebastian Copeland (1990-92), la kvara kun iama aŭtomobila konkursisto Raoul Meyer-Ortolani (1993-2005), kun kiu ŝi havis du infanojn (Douglas en 1993 kaj Raoul Jr. en 1995). Ekde 2006, ŝi estas edzino de Mattia Dessi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Brigitte Nielsen, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.