Biologia lukto kontraŭ plagoj aŭ mallonge biologia lukto en agrikulturo estas metodo de lukto kontraŭ insektoj, akaroj, fiherboj kaj plantomalsanoj) kiuj baziĝas sur predado, parazitismo, herbovorado, aŭ aliaj naturaj rimedoj ĝi povas esti grava komponaĵo de programoj de Integrita lukto kontraŭ plagoj (ILKP).
Biologia lukto estas difinita kiel malpliigo de la plagaj populacioj fare de naturaj malamikoj kaj estas natura okazaĵo aŭ postulas aktivan homan rolon. Naturaj malamikoj de plantdomaĝuloj konataj ankaŭ kiel biologiaj agantoj, inkludas predantojn, parazitoidojn, kaj patogenojn. Biologiaj agantoj de plantaj malsanoj estas plej ofte menciataj kiel antagonistoj. Biologiaj agantoj de trudherboj inkludas herbovorulojn kaj plantajn patogenojn. Predantoj, kiaj birdoj, kokcineloj kaj neŭropteroj, estas plejparte liber-vivantaj specioj kiuj konsumas grandan nombron da predoj dum ilia tuta vivdaŭro. Parazitoidoj estas specioj kies nematuruloj evoluiĝas sur aŭ ene de ununura vivulo, finfine mortigante aŭ mortige infektante la gastiganton. Normale ili havas tre mallarĝan gasto-teritorion. Multaj specioj da vespoj kaj kelkaj muŝoj estas parazitoidoj. Patogenoj estas malsan-kaŭzajn organismojn kiaj bakterioj, fungojn, kaj virusojn. Ili mortigas aŭ malfortigas sian propran gastiganton kaj estas relative specifaj. Ekzistas tri baztipoj de biologiaj luktostrategioj: nome konservado, klasika biologia lukto, kaj populacia kreskigo.
[rompita ligilo]
Konstruo de organismaj senplagaj ĝardenoj
Efiko sur indiĝena biodiverseco
Efiko sur invadaj specioj
Efiko sur futuro
Ekonomia efiko
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Biologia lukto kontraŭ plagoj, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.