Batumi - kartvele ბათუმი , pri teorie imagebla esperantlingva formo Batumo ĝis nun mankas ĉia referenco pri uzo en la esperantlingva literaturo kaj gazetaro - estas ĉemara kuracloko en sudokcidento de Kartvelio, ĉefurbo de Aĝario, granda haveno kaj komercocentro.
Ĝi estas ankaŭ la finstacio de la Trans-Kaŭkazia Fervojo kaj de la Krimea-Kaŭkazia Marvojo. Laŭ la stato de 2020 en la urbo vivis 169 095 loĝantoj sur areo de 64,9 kvadrataj kilometroj, kio en 2020 rezultigis loĝdenson de 2 605 loĝantoj/km². Ĝi situas 20 km de turka ŝtatlimo en subtropika zono, kie abundas citrusaj kaj teaj plantejoj. Industrio: petrolorafineja, ŝipkonstrua, nutrada kaj malpeza.
Batumi | |||
kartvele ბათუმი | |||
urbo | |||
| |||
Oficiala nomo: ბათუმი | |||
Lando | Kartvelio | ||
---|---|---|---|
Regiono | Aĝario | ||
Historiaj regionoj | Osmanida Imperio, TFSSR, Kartvela SSR | ||
Montaro | Kaŭkazo | ||
Fervojo | Trans-Kaŭkazia Fervojo | ||
Maro | Nigra Maro | ||
Situo | Batumi | ||
- alteco | 0 m s. m. | ||
- koordinatoj | 41° 38′ 45″ N 41° 38′ 30″ O / 41.64583 °N, 41.64167 °O | ||
Plej alta punkto | |||
- alteco | 3 m s. m. | ||
Areo | 64,9 km² (6 490 ha) | ||
Loĝantaro | 152 839 (2014) | ||
Denseco | 2 354,99 loĝ./km² | ||
Urbestro | Robert Ĉĥaidze | ||
Horzono | UTC (UTC+4) | ||
Poŝtkodo | 6010 | ||
Telefona antaŭkodo | +995 422 | ||
Situo enkadre de Kartvelio | |||
Situo rilate al Nigra Maro | |||
Situo enkadre de Azio | |||
Vikimedia Komunejo: ბათუმი | |||
Retpaĝo: www.batumi.ge | |||
Ejo de la antikva Greka kolonio de Batis. La urbo estas konata de la 11-a jarcento kiel fortikaĵo. En Mezepoko apartenis al Kartvelio, de la 16-a jarcento sub turka regado, de 1878 sub la rusa.
En la urbo estas sanktejoj por multaj religioj: ortodoksa kaj katolika kristanismo, islamo kaj judismo, aliaj vidindaĵoj estas Aĝaria muzeo, botanika ĝardeno, delfinario, cirko kaj belega Riviero (ripoza komplekso ĉe la bordo de la Nigra maro).
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Batumi, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.