Bab al-Mandab eventuale Bab el Mandeb (arabe مضيق باب المندب) estas araba nomo de markolo inter Ruĝa maro kaj Adena golfo, en traduko pordego de larmoj (lamentoj).
Tio estas grava transporta vojo.
Bab-al-Mandab | |
---|---|
markolo | |
Markolo Bab al-Mandab. | |
Profundeco | |
Maksimuma | 320 m |
Larĝeco | 26 km |
Supra tutaĵo | Hinda oceano |
Najbaraj tutaĵoj | Ruĝa Maro Adena golfo |
Kontinento | Azio Afriko |
Landoj | Ĝibutio Jemeno |
La jemena insulo Perim (ankaŭ nomata Barim) dividas ĝin en du partojn (26 km kaj 3 km). La nord-orienta (arabia), la Aleksandra Markolo, larĝas nur ĉirkaŭ 3 km kaj profundas 30 metrojn. La sud-okcidenta (afrika), la Markolo de Mensogoj, larĝas 25 km kaj profundas pli ol 300 metrojn. Ĝi estas inter la plej uzataj ŝip-itineroj de la mondo.
Laŭ legendo la nomo venas de tertremo, kiu disigis Afrikon kaj Azion kaj kaŭzis la morton de multaj homoj. Certas, ke la markolo iam estis malpli profunda.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Bab al-Mandab, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.