Attila Szabó , laŭ hungarlingve kutima nomordo kaj kun plena nomo Szabó Attila Ferenc estis hungara kanuisto, olimpiano, trejnisto.
Lia familia nomvarianto estis Rausz-Szabó [raus].
Attila Szabó (kanuisto) | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 3-an de majo 1963 (60-jaraĝa) en Eger |
Ŝtataneco | Hungario |
Okupo | |
Okupo | kanuisto |
Attila Szabó naskiĝis la 3-an de majo 1963 en Eger.
Attila Szabó maturiĝis en 1981 en Budapeŝto. Li akiris trejnistan diplomon en Gimnastika Universitato de Budapeŝto en 1994, sportgvidantan diplomon en sportfakultato de Universitato Semmelweis en 2003, sportpedagogian diplomon en Universitato de Pécs en 2009. Li ricevis signifan ŝtatan premion en 2000. Li edziĝis en 1986, lia edzino naskis 2 filojn kaj solan filinon.
Attila Szabó estis kanuisto inter 1977–1996, dum li estis hungara ĉampiono 16-foje. Li estis olimpiano en Hungario en la Somera Olimpiko 1988 sen medalo, sed en mondĉampionumoj li estis la unua resume kvinfoje en 1991, 1993-1995 ĉiam teame. Lia plej konata edzo estis István Vaskuti. Depost sia aktiva sporta kariero li estis trejnisto ekzemple de Gábor Fürdök, Csaba Hüttner, Márton Joób, Ferenc Novák (kanuisto), Imre Pulai, Attila Vajda.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Attila Szabó (kanuisto), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.