Sekseco Antaŭludo

Antaŭludo estas aro de intimaj psikologiaj kaj fizikaj agoj inter du (aŭ pli) personoj, intencita por eksciti ilian amoran viglecon.

Ĝi pretigas la partoprenantojn por koito aŭ por alia ago rezultanta je orgasmo.

Sekseco Antaŭludo
Ilustraĵo fare de Martin Van Maele kiu montras paro dum seksa antaŭludo
איור מאת מרטין ואן-מאלה: פטיש לכפות רגליים, מתוך
Ilustraĵo de Martin Van Maele: Fetiĉo al nudpiedoj , de La Sorcière (La Sorĉistino) de Jules Michelet, 1911

Psikologie, antaŭludo helpas la simpation inter amorontoj. Fiziologie, ĝi stimulas rigidecon de la peniso kaj librikecon de la vagino por faciligi koiton.

Antaŭludo estas ne nur fizika afero pri seksa stimulo. Unue, ĝi ofte konsistas de subtilaj amoraj ludoj per konversacio, vestaĵo, gestoj, ktp (vidu amindumo). Ĝi eble komencas en publika etoso per seksrilata komentoj, parolado pri seksemaj agoj aŭ deziroj, aŭ vestoj montrantaj la kurbojn de la korpo aŭ multe da haŭto. Oni gajnas la atenton de alia per nekutima proksimeco aŭ longa rigardo. Ies amora invito klariĝas per kombineco de tiaj aferoj kaj la diverseco estas senfina. La komuna trajto estas ke la partoprenantoj konscias ke ili sin ekscitas amoren.

Je iu etapo, antaŭludo kutime iĝas fizika. Subtila tuŝo aŭ kareso, flustrado ĉe la orelo, tenado de manoj, kisado, eĉ gratado kaj mordado povas esti antaŭludo.

Ju pli la komforto kaj privateco de la amorontoj kreskas, des pli kreskas la intimeco de iliaj agoj.

  • kisado kun lango
  • erotika karesado
  • kunpremado en koita pozicio, dum ili ankoraŭ estas vestitaj
  • striptizo

Tuŝado de nudaj erotikaj zonoj estas la fina etapo de antaŭludo antaŭ ia seksuma ago. Oni povas stimuli la alian per manoj, buŝo, seksludiloj, aŭ ordinaraj hejmobjektoj kiel birdplumoj aŭ glacikuboj.

Antaŭludo povas varii ekstreme laŭ aĝo, religio, kaj kulturoj.

Tags:

AmoroFizikoKoitoOrgasmoPsikologio

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Blua GlobetoInternacia komunumoLektoroMonda Ekonomia ForumoDaŭdeĝingoFinia aŭtomatoJapanioAngla lingvoMary ShelleyKuketoSatelita televidoAntikva EgiptioBildliteraturo19671-a de martoKlaĉoPentrartoSesdeknaŭo (seksa pozicio)VikipedioMoskvoTutmonda varmiĝoVikivortaroPeter Karl ThurwieserTriopismoHonoriga gradigoJohor BahruVizonoGamelanoPrivacy BadgerAkraoBraziloGregoria kalendaroItalioArnulf RainerSiria lingvoNov-JorkioĈinaj studentaj manifestacioj en 1986Abasida KaliflandoTeroSinteziloBananoHejsej-epokoAntikva Kartago6-a de martoArtoMajorkoFilipinoj17441970ReconquistaDaniel DennettSingapuroTono (muziko)TransilvanioDosiero-Transiga ProtokoloMetroo de SeuloGramatiko de Esperanto1228Insulo de la RozojBaratoArgentino201019-a de apriloPreĝejo Sankta Mario (Eben)PekkaProvinco Saŭhaĝ🡆 More