Amitabh BACHCHAN (अमिताभ बच्चन en la Hindia) estas barata aktoro kaj unu el la plej populara stelulo de la bolivuda industrio.
Amitabh Bachchan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Amitabh Bachchan en Studio Harcourt, 2009. | |||||
Persona informo | |||||
अमिताभ बच्चन | |||||
Naskiĝo | 11-a de oktobro 1942 81 jaroj en Allahabad, Unuiĝinta Provinco, Barata Imperio | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Lingvoj | hindia • angla vd | ||||
Loĝloko | Mumbajo vd | ||||
Ŝtataneco | Barato • Brita Hindio vd | ||||
Alma mater | Sherwood College • Kirori Mal College • Boys' High School & College • Post Graduate Government College – 11, Chandigarh vd | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Patro | Harivansh Rai Bachchan vd | ||||
Patrino | Teji Bachchan vd | ||||
Gefratoj | Ajitabh Bachchan vd | ||||
Edz(in)o | Jaya Bhaduri (1973–nuntempo) | ||||
Infanoj | Abhishek Bachchan • Shweta Bachchan Nanda vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | filmaktoro • filmproduktoro • kantisto • televida aktoro • aktoro vd | ||||
Aktiva dum | 1969–nuntempo | ||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Li naskiĝis la 11-a de oktobro 1942 en Alahabado, Utar-Pradeŝo. Lia patro, Harivansh Rai Bachchan, estis iama fama poeto en la hindia kaj la urdua. Li kutimis kromnomiĝi Bachchan kaj baldaŭ la tuta familio alpropriĝos tiu pseŭdonomo. Lia patrino, Teji Bachchan, estas siko kiu devenas de Panĝabo.
Post lernadi kelkaj jaroj en la vira liceo de Alahabado, Amitabh daŭrigas sian studadon por finfine obteni diplomojn pri arto kaj pri scienco. En liaj dudekoj, li faris plurajn mongajnigajn okupojn kiel interalie labori en frajta firmao en Kalkato. Li frue rezignis tiun karieron, kaj dungiĝis en la kina industrio. En 1969 aperas Saat Hindustani (सात हिन्दुस्तान-Sep baratanoj), lia unua filmo estis rimarkinda malsukceso. Tamen, pro Anand (आनन्द) en 1970, lin trafis premio kaj tio ebligis lin plu roli. 1973-e, li rolis en Zanjeer (ज़ंजीर) kune kun sia edzino Jaya Bachchan. Tiu filmo multe famigis lin kiel ŝaumkolerema junulo, etikedo kiu neniam plu forlasos lin. Li baldaŭ havos du infanojn kun Jaya: Shweta kaj Abishek. Cetere, tiu ĉi ankaŭ fariĝos aktoro.
En 1982, Amitabh Bachchan (ankaŭ nomita Big B.) serioze vundiĝis en la stuntoj de la filmo Coolie (filmo) (क़ूली) kaj enlitiĝis hospitale dum pluraj monatoj en alarma stato. Dum la kuracistoj zorgis pri li, amasoj da ŝatantoj informiĝis pri la aktora sanstato kaj kiam la filmo aperis en kinejo, ĝi trafis teruran sukceson. Post lia resaniĝo, Amitabh fondis sian propran produktan firmaon, la ABCL alinome Amitabh Bachchan Corporation Limited.
En 1984, li komencas politikan karieron, plejparte instigita de lia amikeco kun Rajiv Gandhi (राजीव रतन गान्धी), filo de Indira Gandhi kaj maljuna familia amiko. Li sukcesos membriĝi en la parlamento de Alahabado, ricevante 68% da voĉdonoj. Tri jaroj poste, oni akuzas lin esti kompromita en la Skandalo Bofors, kiu estigos la defalon de la registaro de Rajiv Gandhi, dum liaj politikaj kontraŭuloj strebadas malbonigi lian famon. Li decidas rezigni politikon kaj komencas longa forestiĝo fremde. Post lia feriado, li revenas bolivuden fine de la 1980-oj sed la publiko paŭtignoras lin.
Dek jaroj poste okazos lia granda famsoriĝo. La BBC nomumas lin "superstelulo de la jarmilo" kaj en la muzeo Madame Tussaud en Londono ekstaras lian vaksan alimemon. Kine aperas Mohabbatein (मोहब्बत) kaj Kabhi Khushi Kabhie Gham (कभी खुभी कभी ग़म-Ĉu rideto ĉu larmo) en 2000 kaj 2001 estigos mirindan popularecon. Dumtempe, Amitabh kumulas reklamojn kaj ofte aperas televidile, precipe en la luda elsendaĵo Kaun Banega Crorepati? (Kiu deziras perludi monon?). Li laboras kun la reĝisoro Sanjay Leela Bhansali en Black (ब्लॅक) en kiu li havas kortuŝan rolon. La filmo estas cetere tre bone taksita de kritikoj ambaŭ naciaj kaj internaciaj. Lia lasta filmo, Kabhi Alvida Naa Kehna (कभी अलविदा न कहना-Neniam diru ĝis revido) ŝajnas ĉiujn rekordojn superi.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Amitabh Bachchan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.