Alois Brunner (8-a de aprilo 1912 en Nádkút, tiama Hungario nuna Aŭstrio, raportoj pri lia morto estas kontestitaj) estis aŭstra naziisma militkrimulo.
Brunner estis asistanto de Adolf Eichmann, kaj Eichmann nomis Brunner sian „plej bonan viron“. Kiel komandanto de la koncentrejo de Drancy apud Parizo de junio 1943 ĝis aŭgusto 1944, Alois Brunner respondecis por sendado de proksimume 140,000 eŭropaj judoj al la gasĉambroj. Preskaŭ 24,000 el ili estis deportitaj el la koncentrejo de Drancy.
Alois Brunner | |
---|---|
Persona informo | |
Naskiĝo | 8-an de aprilo 1912 en Deutsch Kaltenbrunn |
Morto | 2001, 2009 aŭ 2010 en Damasko, Sirio |
Lingvoj | germana |
Ŝtataneco | Aŭstrio |
Okupo | |
Okupo | militisto • politikisto |
1954 Brunner estis kondamnita en foresto en Francio al vivprizono pro krimoj kontraŭ la homaro. En 1961 kaj en 1980, Brunner perdis okulon kaj la fingrojn de sia maldekstra mano, respektive, kiel rezulto de leterbomboj senditaj al li fare de Mossad.
En 2003 The Guardian priskribis lin kiel „la plej altrangan nazian fuĝanton de la mondo supozeble ankoraŭ vivanta.“
Brunner laste estis raportita kiel vivanta ankoraŭ en Sirio, kie la registaro ĝis nun malakceptis internaciajn klopodojn lokigi aŭ ekkapti lin.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Alois Brunner, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.