Agrikultura Leĝo De Usono

La Agrikultura Leĝo (angle Farm Bill) estas le ĉefa esprimo de agrikultura kaj nutra politiko de la federacia registaro de Usono.

Ĉiun kvinan jaron la Kongreso pritraktas revalidigon kaj aktualigon de tiu tuteca diversaĵa leĝo. La Kongreso modifas elementojn de permanentaj leĝoj, revalidigas, modifas, aŭ eksigas elementojn de antaŭaj agrikulturaj leĝoj, kaj leĝigas novajn politikojn por limigita tempo. Ekde 1933 la agrikulturaj leĝoj inkludas sekciojn ("titolojn") pri produktaĵaj programoj, komerco, kampara evoluigo, biena kredito, konservado, agrikultura esplorado, nutraj programoj, reklamado, kaj aliaj aferoj.

Agrikultura Leĝo De Usono
Emblemo de la agrikultura leĝo de 2008.

Iuj elementoj de agrikulturaj leĝoj fariĝas tre polemikaj. Ili povas efiki al internacia komerco, natura medio, nutra liverado, nutra sekureco, kaj la ekonomio de la usona kamparo. Potencaj interesgrupoj pretas interveni, interalie agrikulturistaj grupoj kiaj la Usona Agrikulturburoa Federacio), kaj grandaj agrikulturindustriaj korporacioj (ekzemple John Deere, Cargill, Pioneer Hi Bred International, kaj Monsanto). La usona Kongreso estas dupolusa laŭ ideologio kaj reprezento de interesgrupoj. La Respublikana Partio estas pli konservativa, pli ofte reprezentas agrikulturajn regionojn, kaj estas ligita al agrikulturaj kaj industriaj grupoj, dum la Demokrata Partio estas pli liberala kaj ligita al naturkonservistoj, urboj, kaj sindikatoj. Foje oni kritikas la kunigon de agrikulturaj kaj nutraj temoj en la sama leĝo, sed ĝi plifaciligas kompromison malgraŭ la politike gravaj kulturaj malsamoj inter urbaj kaj kamparaj kaj inter marbordaj kaj mezkontinentaj regionoj de la lando. La agrikulturaj programoj kutime pli interesas la kamparaj centraj regionoj, dum urbaj kaj marbordaj regionoj pli zorgas pri la nutrohelpaj programoj. Ankaŭ neregistaraj interesatoj zorgas pri nutraj kaj agrikulturaj temoj. Tiuj estas, interalie, naciaj agrikulturaj grupoj, produktaj asocioj, organizoj en la federaciaj ŝtatoj, nutraj kaj sanecaj instancoj, kaj politikaj grupoj por naturkonservado, distro, kampara evoluigo, religia kredo, lokaj nutrosistemoj, kaj ekonutraĵoj. Kunigo de nutraj kaj agrikulturaj temoj helpas, ke interesatoj kaj politikaj koalicioj trovu komunajn poziciojn pri temoj disputigaj.

Iuj programoj starigitaj de agrikultura leĝo estas devigaj kaj aliaj estas laŭjuĝaj. La mono por programoj kun deviga financado estas rajtigita en la leĝo mem. Programoj kun laŭjuĝa financado bezonas ke kongresaj monasignantoj permesu monon al ili, ĉar la decido ne estas farita en la leĝo mem. Kalkulas la antaŭvide taksatajn kostojn la Kongresa Buĝeta Oficejo laŭ referencolinio, t.e. takso de estontaj kostoj dum la sekvaj 10 jaroj se la nunaj spezoj ne estus ŝanĝotaj. Ŝanĝoj al la distribuo de mono al la diversaj programoj kutime okazas ĉiujare kaj grade.

Historio: 1914-1981

Ĝis 1933

Agrikulturistoj postulis savhelpon dum la agrikultura depresio konstante pligraviĝis dum la mezo de la jardeko de 1920, malgraŭ la aktiveco de la cetera ekonomio. Ili havis potencan voĉon en la Kongreso, per kiu ili postulis federaciajn subvenciojn, plej grave la Leĝo de Agrikultura Helpo de McNary kaj Haugen. Ĝi estis aprobita de la Kongreso sed vetoita de Prezidanto Coolidge. Tiu anstataŭe favoris la modernigan programon de la Sekretario pri Komerco, Herbert Hoover kaj la Sekretario pri Agrikulturo, William M. Jardine, kun enkonduko de elektro, pli efikaj laboriloj, pli profitaj rasoj de plantoj kaj bestoj, pli da kampara edukado, kaj pli bonaj komercaj metodoj. Kiam Hoover fariĝis prezidanto (1929-1933) li starigis la Federacian Agrikulturan Konsilantaron por antaŭenigi efikecon kaj helpi pri financado de kooperativoj.

Referencoj

Tags:

Usona Kongreso

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Novembro de 2023NovjorkoĈina-Vjetnama MilitoSlanciMalneta enlanda produktoFritz HaberPakistanoNikolao de Mira29-a de januaroSan-MarinoKaraĉioLeono (Zodiako)Universitato de Kalifornio en DavisMetilaminoNudecoLošanyFranca lingvoKritzendorfDecembro de 2023Invado de Rusio en Ukrainion (2022)SvislandoAinDolna BanjaYandex16-a de martoEtropoleĈefa afergvida oficistoHistorias impúdicasSiria lingvoSvogeProteinojLibro de ĤanoĥMia VivoMeklenburgo-AntaŭpomerioArcaicam EsperantomLa limoj de kreskadoPlanlingvoBaltioL. L. Zamenhof1622TioheptanoloMoskva provincoFutbala Mondpokalo 2022VintroBatinaSomera Olimpiko 1956Katedralo de PisaKlasika antikvecoWilhelm Dilthey4-PironoEl columpioRossellinoCardedeu (stacidomo)SorĉadoAmoroFelikso de BurgundioLajos Balázs (astronomo)Emma BoninoWinston ChurchillUTCFutbala Mondpokalo 2010Listo de asteroidoj (2001–3000)Bertilo WennergrenBoŝuriŝte🡆 More