Per afrika semludo (ankaŭ konata kiel mankalo) oni nomas plurajn, tradiciajn ludojn devenantajn ĉefe el Afriko.
Ilia kultura rolo en la kontinento estas simile grava, kiel tiu de ŝako en Eŭropo kaj goo en Azio. Ĉiuj afrikaj semludoj estas ludoj logikaj kaj matematikaj, en kiuj plejparto de la reguloj diferencas. Ĉiam tamen samas la regulo pri semado: dum sia vico la ludanto prenas ĉiujn semojn el unu el siaj sulkoj, metas po unu al ĉiuj sekvaj sulkoj, kaj eventuale forigas la semojn de la kontraŭulo.
Afrika semludo | ||
---|---|---|
Ekzistas pli ol 200 diversaj afrikaj semludoj. Nuntempe la plej popularaj el ili estas ovare, bao kaj kalaho.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Afrika semludo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.