Adventa domo de la Sepataga Adventisma Eklezio (germane: Adventkapelle aŭ Adventhaus) troviĝas en Vajmaro, Germanujo (Gerberstraße 13) rekte ĉe Ilm-rivero.
La adventismuloj vajmaraj apartenas al la Berlina-Mezgermana Unuiĝo (BMV). Ili ekzistas ekde 1907 en Vajmaro kiuj dum la 1920-aj jaroj karitate agadis en la urbo. Ilia unua kunvenejo estis proksime de la Jakobo-preĝejo kiu en la 9.2.1945 bombe detruitis. La iama tinkturejo je Gerber-strato, kie en la 1920-aj kaj 1930-aj jaroj gastis Kunstfärberei und chemische Reinigungsanstalt Fritz Keul aliaranĝitis ekde 1945 al liturgia uzo.
La historia kaj longa, duetaĝa konstruaĵo havas ueste groptegmenton kaj fasadflanke suden altan fenestron. La suda portalo havas arkon, la okcidenta nur modestan, rektangulan pordon. Konsekriĝo estis en la 29.12.1951. La blanke gipsita alkonstruitaĵo kun ebena tegmento norde sur nesimetria, angulsimila horizontala projekciaĵo havas ueste tri grandajn fenestrojn kun segmentaj arkoj. Norde estas ronda fenestro el bunta kristala vitro. En la senfenestran nordan flalnkon oni enmetis segmentarkan portalon supre de kiu estas kruco.
Restaŭradoj kun modernigo de la interno faritis en la 2018-a jaro.
En 1989 konstruis la gotaaj inĝenieroj Böhm orgenon por tiu ĉi kirko. Inaŭguro estis en la 3.3.1990. Tiu ĉi instrumento kiu muntita estas nun supre ĉe la eosta vando havas ses registrojn sur unu klavaro kun pedalo. La traktilaro estas mekanika.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Adventa domo (Vajmaro), which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.