Ĝubao (angle Juba, arabe جوبا, ĝūbā) estas ĉefurbo de Sud-Sudano kiel metropolo en regiono Centra Ekvatorio.
Ĝubao | |
arabe جوبا, angle Juba | |
urbo | |
Vido al Ĝubao | |
Oficiala nomo: جوبا | |
Lando | Sud-Sudano |
---|---|
Regiono | Centra Ekvatorio |
Rivero | Blanka Nilo |
Situo | Ĝubao |
- alteco | 550 m s. m. |
- koordinatoj | 04° 51′ 00″ N 31° 36′ 00″ O / 4.85000 °N, 31.60000 °O |
Loĝantaro | 508 908 (2012) |
Fondo | 19-a jarcento |
Horzono | GMT (UTC+3) |
Telefona antaŭkodo | 211-851 |
Situo enkadre de Sud-Sudano | |
Situo enkadre de Afriko | |
Vikimedia Komunejo: Juba | |
Laŭ la stato de 2023 en la urbo vivis 459 342 loĝantoj sur areo de 52 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 8 834 loĝantoj/km².
Loĝantara evoluo:
Jaro | Loĝantoj |
---|---|
1973 (censo) | 56.737 |
1983 (censo) | 83.787 |
1993 (censo) | 114.980 |
2005 (kalkulo) | 163.442 |
Loĝantaro: la popolo barioj estas la plej forta grupo de Ĝubao, ĉirkaŭ duono de la urbo estas katolika.
La 12-an kaj 13-an de junio 1947 en la urbo okazis Konferenco de la Sudana Administrado, kiu historiiĝis kiel Ĝubao-konferenco. En tiu konferenco la britoj kaj la reprezentantoj de Nord-Sudano decidis pri reunuiĝo de la lando, sen partopreno de la sud-sudanaj reprezentantoj.
La 8-an kaj 9-an de julio 1965 okazis en Ĝubao la t.n. Ĝubao-masakro. Oni tiam murdis 1400 homojn, inter ili reprezentantojn de la sud-sudana elito.
La 2-an de februaro 1977, ribelis la registaraj trupoj en Ĝubao.
Ĝis 2004 okazis tie bataloj, sed post la armistico, la regiono estis transdonita al la Liberiga Armeo de la Sudana Popolo (SPLA). Post morto de John Garang, gvidanto de SPLA, la loĝantoj de la urbo murdis 13 arabojn en la urbo kaj multajn forpelis.
Ĝubao estas ĉefurbo de 2011.
Tie estas entombigita John Garang.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Ĝubao, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.