Nigraventra drozofilo estas specio de la samnoma genro drozofilo, ankaŭ neformale nomataj bananmuŝoj, el la insekta subordo braĥiceroj brachycera, kiuj neformale kutime ĉiuj nomatas muŝoj kaj el la ordo dipteroj.
Ĝi ampleksas ĉirkaŭ 3.000 speciojn, kiuj vivas en ĉiuj ne tro malvarmaj regionoj.
Drosophila | ||||||||||||||||||
---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
nigraventra drozofilo | ||||||||||||||||||
Biologia klasado | ||||||||||||||||||
| ||||||||||||||||||
Aliaj Vikimediaj projektoj | ||||||||||||||||||
La specio drosophila melanogaster (nigraventra drozofilo) estas ŝatata esplorobjekto de genetikistoj, ĉar ĝiaj kromosomoj estas kompare tre grandaj. Krome, por kolekti ilin oni simple devas lasi botelon, kiu enhavas putrantan frukton (aparte vinberojn aŭ bananojn), apud malfermita fenestro en laboratorio dum kelkaj horoj. Poste enŝovu la ŝtopilon. La drozofiloj reproduktas tre rapide kaj la nova generacio plenkreskas en 12 tagoj kaj ĉiu ino povas demeti 200 ovojn. Tial dum kelkaj monatoj oni povas studi ilin tra multaj generacioj.
Profesoro Castle ĉe Universitato Harvard unuafoje uzis ilin dum 1900 sed estis Profesoro Thomas Hunt Morgan ĉe la Kolumbia Universitato en Novjorko, kiu uzis ilin dum sia kreado de la bazo de moderna genetiko.
Drozofiloj kutime havas ruĝajn okulojn sed Morgan trovis mutaciulon kun blankaj okuloj kaj poste bredis de ĝi. Ĉiuj el la idoj havis ruĝajn okulojn. Poste li interbredis ilin kaj trovis ke, de la venonta generacio estis 3470 kun ruĝaj sed 782 kun blankaj okuloj. Tio korespondis proksimume laŭ la prognozoj faritaj per la teorio de Mendel. Gregor Mendel eksploris kun pizoj kaj studis kiel sulketoj (kompare kun glata ŝelo) trairas tra la generacioj. Lia teorio antaûvidas 3:1 proporcion.
Trajtoj estas senditaj al ido iom el la patro, iom el la patrino per kromosomoj.
La eksperimentoj de Morgan dum 1910 trovis aliajn mutaciojn en drozofilo, ekzemple tri tipoj da flugiloj kaj oliva korpo anstataŭ la kutima tankolora. Li trovis ke tiuj ankaŭ akordis kun la teorio de Mendel.
Por pligrandigi la nombron de mutacioj en drozofiloj por pli rapidi la sciencan esploradon Hermann Muller malŝirmis ilin al diversaj kemiaĵoj, altaj temperaturoj kaj iksoradioj. Li ŝokiĝis kiam li trovis ke iksoradioj pligrandigis mutaciojn de 15 000 procento. Tio estis la unua averto al homoj pri la danĝero kaj eblaj venontaj problemoj pro radiado.
De post la eksperimentoj de Morgan pri drozofiloj, oni jam uzis kaj ankoraŭ uzas ilin en multaj eksplorado-fakoj - kancero, tuttera plivarmiĝo, Alzheimer-malsano, drogsklaveco kaj eĉ senpezeco de kosmonaŭtoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Nigraventra drozofilo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.