La Akvantilopo (Kobus ellipsiprymnus) estas granda antilopo de la genro Kobus troviĝanta amplekse en subsahara Afriko.
La Akvantilopo estas 120 al 136 alta ĉe ŝultro. Longo de korpo plus kapo estas el 140 al 240 cm kaj vostolongo el 10 al 45 cm. Maskloj pezas 200-300 kg kaj inoj 160-200 kg. Ties dorso estas ruĝecbrunaj kaj iĝas iom pos iom pli malhelaj pro aĝo; ili havas blankan makulon subgorĝe kaj en pugo ĉirkaŭ la vostobazo kiel cirklo. La fluaĵoj el la ŝvitoglandoj produktas fiodoron en ties viando, se la animalo ne estas zorgege senhaŭtigita. Laŭ afrika mito, la viando de akvantilopo ne manĝeblas, sed tio ne veras — kvankam ne tre bongusta, la akvantilopa viando estas sekure manĝebla. La longaj, spiral-strukturaj kornoj, troviĝantaj nur ĉe maskloj, iras reen kaj supren.
La Akvantilopoj troviĝas en arbustaroj kaj savanoj ĉe akvo kie ili manĝas herbon. Spite ties nomo, la Akvantilopo ne pasas multan tempon en akvo, sed ili rifuĝiĝas tie por fuĝi el predantoj. Ili estas dumtagaj animaloj. Ino ariĝas en gregoj el 2 al 6 centoj da individuoj. Maskloj tenas teritoriojn de ĉirkaŭ 1.2 km² dum ties centra epoko. Ili kutime perdas siajn teritoriojn antaŭ la aĝo de 10.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Akvantilopo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.