Vladimir Vladimiroviĉ PUTIN (ruse Владимир Владимирович Путин), (naskiĝis en Leningrado (Sankt-Peterburgo) la 7-an de oktobro 1952) estas nuna Prezidanto de Rusio, elektita la 4-an de marto 2012.
La prezidantan postenon li okupis en 2000 — 2008 (reelektita en 2004) kaj okupas ekde 2012 — 2018 ĝis nun. En 2008 — 2012 li estis ĉefministro de Rusio.
Vladimir Putin | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
Владимир Владимирович Путин | |||||
Naskiĝo | la 7-an de oktobro 1952 en Leningrado | ||||
Religio | ortodokseco | ||||
Etno | Rusoj vd | ||||
Lingvoj | rusa • germana • angla vd | ||||
Loĝloko | Baskov Lane 12, Mansion of Louise von Taube • Akademika Zelinskogo Street • Dresdeno • Sankt-Peterburgo • Sankt-Peterburgo • Moskvo vd | ||||
Ŝtataneco | Rusio • Sovetunio vd | ||||
Alma mater | FSB Academy • Faculty of Law, Saint Petersburg State University • Academy of Foreign Intelligence • School 193 • School 281 • Sankt-Peterburga Mina Universitato • Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato • St. Petersburg Institute of the FSB of Russia vd | ||||
Partio | Unueca Rusio | ||||
Subskribo | |||||
Familio | |||||
Dinastio | family of Vladimir Putin vd | ||||
Patro | Vladimir Spiridonovich Putin vd | ||||
Patrino | Maria Ivanovna Shelomova vd | ||||
Edz(in)o | Ludmila Putina vd | ||||
Amkunulo | Alina Kabaeva vd | ||||
Infanoj | Katerina Tikhonova • Maria Vorontsova • Elizaveta Rozova vd | ||||
Parencoj | Roman Putin • Igor Putin • Kirill Shamalov • Jorrit Faassen vd | ||||
Profesio | |||||
Alia nomo | Платов • Platov • ߔߑߟߊߕߐߝ߭ vd | ||||
Okupo | Politikisto | ||||
Laborkampo | politiko • spionada taksado • militaj aferoj • jurisprudenco vd | ||||
Aktiva en | Moskvo • Sankt-Peterburgo • Dresdeno vd | ||||
Aktiva dum | 1975– vd | ||||
Verkado | |||||
Verkoj | A Plea for Caution From Russia ❦ Russia at the Turn of the Millennium ❦ Russia Muscles Up — the Challenges We Must Rise to Face ❦ Russia: The Ethnicity Issue ❦ Economic Tasks ❦ Democracy and the Quality of Government ❦ Building Justice: A Social Policy for Russia ❦ Being Strong: National Security Guarantees for Russia ❦ Time to Trust Russia: A Common Front Against Terror ❦ We Share German Priorities vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
En TTT | Oficiala retejo vd | ||||
2-a kaj 4-a Prezidento de Rusio | |||||
Dum | 7-a de majo 2012 – | ||||
Antaŭulo | Dmitrij Medvedev | ||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
En 1975 Putin finis la juran fakultaton de Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato (tiam Leningrada) kaj ekservis en KGB, t.e. la rusa siglo de Комитет государственной безопасности (Komitet gosudarstvennoj bezopasnosti, Ŝtata Sekureca Komitato), la sekreta polico kaj spionagentejo en Sovetunio.
En la jaroj 1985—1990 li servis kiel kolonelo de KGB kaj li estis rezidento de tiuj sovetiaj militaj sekur-servoj en Dresdeno en la Germana Demokratia Respubliko.
Ekde la jaro 1990 li laboris kiel helpanto de la universitatestro en Sankt-Peterburga Ŝtata Universitato, zorgis pri internaciaj rilatoj de la universitato.
Ekde junio 1991 li iĝis ĉefo de la Komitato pri eksteraj rilatoj en urbestraro de Peterburgo. Al tiu posteno en 1994 aldoniĝis la posteno de la unua vic-ĉefo de la peterburga urbestraro.
Ekde aŭgusto 1996 Putin laboris en administracio de rusia prezidento (tiam prezidento estis Boris Jelcin).
Ekde marto 1997 li estis vic-ĉefo de la administracio, la estro de la Ĉefa Kontrola Komitato ĉe Prezidento de Rusia Federacio.
En junio 1998 li reiris al reformita KGB (kiu nomiĝis jam FSB) kaj, ekde marto 1999, li iĝis ankaŭ sekretario de la Sekurec-Komitato de Rusio.
Ekde aŭgusto 1999 Putin estis ĉefministro (ĉefo de la estraro) en Rusio.
La 31-a de decembro 1999 iĝis la unua tago, kiam Putin ekplenumis prezidentajn devojn. La 26-an de marto 2000 li estis per rekta voĉdono de civitanoj elektita por la posteno de la landa prezidento. La 14-an de marto 2004 li estis reelektita por la dua kvarjara periodo.
Vladimir Putin estas doktoro de sciencoj (en ekonomiko kaj juro). Li bone parolas la germanan kaj la anglan lingvojn.
Putin estis edziĝinta dum 30 jaroj (1983 - 2013). Lia edzino, Ludmila Putina, estas filologo. La familio havas du filinojn: Marija (naskita en 1985) kaj Jekaterina (1986).
Ĉiujare en la dua duonjaro Putin respondas al demandoj de rusianoj (kaj ne nur) en speciala programero de tutlanda ŝtata televido kaj radio.
La 27-an de septembro 2005 Vladimir Putin respondadis al demandoj dum speciala programero de ŝtata televido. Tiu interparolo iĝis la plej longa el ĉiuj ĉiujaraj: ĝi daŭris 2 horojn kaj 55 minutojn, dum kiuj s-ro Putin respondis al ĉirkaŭ 60 demandoj de rusiaj civitanoj kaj eksterlandanoj. Interalie, li klare diris, ke ne intencas elektiĝi por la tria periodo kaj ne planas iniciati pri ŝanĝoj en rusia Konstitucio. Inter aliaj problemoj, tuŝitaj dum la interparolo: akirebleco de loĝejoj, salajroj de instruistoj kaj aliaj "buĝetaj laborantoj", impostoj kaj aŭtomobila asekuro, rilatoj kun najbaraj ŝtatoj (i. a. plifaciligo de transiro de la limo kun Ukrainio kaj ruslingva instruado en Latvio), stato de armeo, junularaj naziismaj grupoj, reaktivigo de agrikulturo kaj tiel plu. Ĉiuj demandoj kaj respondoj estas publikigitaj en teksta formo, ankaŭ en Interreto ĉe speciala paĝaro Arkivigite je 2012-03-10 per la retarkivo Wayback Machine.
Simila publika respondo al demandoj de ĉiuj interesiĝantoj okazis en 2006. Arkivo de tiu intervjuo estas atingebla ĉe speciala subpaĝaro de Yandex.ru Arkivigite je 2006-10-05 per la retarkivo Wayback Machine.
La 3-an de decembro 2009 dum la gazetara konferenco responde al la demando pri la ebleco partopreni rusian prezidantan balotadon en 2012, li diris: "Mi pripensos".
Iuj historiistoj kaj okcidentaj registaroj vaste kritikis ĝin kaj klasifikis ĝin kiel imperiisma kaj reviziisma.
Kalle Kniivilä, Homoj de Putin, 2014, originale eldonita en Esperanto kaj tradukita en la lingvoj sveda ('Putins folk') kaj la finna ('Putinin väkeä').
Antaŭe: | 2-a Prezidanto de Rusio | Poste: | |
---|---|---|---|
Boris Jelcin | 2000–2008 | Dmitrij Medvedev |
Antaŭe: | Ĉefministro de Rusio | Poste: | |
---|---|---|---|
Viktor Zubkov | 2008–2012 | Viktor Zubkov (provizora) Dmitrij Medvedev |
Antaŭe: | 4-a Prezidanto de Rusio | Poste: | |
---|---|---|---|
Dmitrij Medvedev | 2012–nun | titulo |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vladimir Putin, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.