Ugando: Lando en centra Afriko

Ugando (Uganda) formale la Respubliko de Ugando , estas senhavena ŝtato en orientafriko .

La lando limas okcidente al Demokratia Respubliko Kongo (Kongo-Kinŝaso), norde al Sudano, oriente al Kenjo, sude al Tanzanio kaj sudokcidente al Ruando. La limo kun Kenjo kaj Tanzanio parte kuras tra Viktoria lago, la tria plej granda lago de la mondo .

Ugando: Historio, Informo, Administra divido
Uganda Respubliko
Republic of Uganda
Jamhuri wa Uganda

Flago de Ugando

Blazono de Ugando

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Oh Uganda, Land of Beauty (O Ugando, Lando Bela)
Nacia devizo: "For God and My Country"

(Angla por: Por Dio kaj Mia Lando)

Situo
suverena ŝtatorespublikolando sen maralirolando
Bazaj informoj
Ĉefurbo Kampalo
Oficiala(j) lingvo(j) angla, svahila
Uzata(j) lingvo(j) ganda, lua, soga
Plej ofta(j) religio(j) kristana, islama
Areo 236 040 km²
- % de akvo 15,9 %
Loĝantaro 47 123 531 (2021)
Loĝdenso 137,1 loĝ./km²
Loĝantoj gandoj, luoj, itesoj, sogoj
Vivolongo 52.98 jaroj
Horzono +3
Interreta domajno ug
Landokodo UG
Telefona kodo 256
Plej alta punkto Monto Ngaliema
Plej malalta punkto Blanka Nilo
Politiko
Politika sistemo demokratia respubliko
Ŝtatestro Prezidento
Yoweri Museveni
Ĉefministro Robinah Nabbanja
Sendependiĝo disde Unuiĝinta Reĝlando 9-a de oktobro 1962
Ekonomio
Valuto Uganda ŝilingo (UGX)
MEP laŭ 2009
– suma 43.22 miliardo
– pokapa 1.300
Esperanto-movado
Landa E-asocio neniu
Ugando: Historio, Informo, Administra divido
Ugando: Historio, Informo, Administra divido
vdr

Historio

La Brita Protektorato Ugando estis protektorato de la Brita Imperio el 1894 al 1962. En 1893 la Imperia Brita Orientafrika Kompanio transigis sian administraciajn rajtojn de teritorio konsistanta ĉefe el Buganda Regno al la Brita Registaro. En 1894 la Uganda Protektorato estis establita, kaj la teritorio estis etendita trans la limoj de Buganda al areo kiu iel korespondas kun tiu de nuntempa Ugando .

Informo

  • Landkodo: UG.
  • Nomo en Esperanto: Uganda Respubliko.
  • Nacia nomo: Republic of Uganda (en), Jamhuri wa Uganda (sw).
  • Areo: 236.090 kv.km.
  • Politika sistemo: respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidanto Yoweri Museveni.
  • Ĉefurbo: Kampalo (774 mil), ĉefa urbo Jinja
  • Loĝantaro: 19.246 mil (1998).
  • Ŝtatlingvo: angla, svahila.
  • Kredantoj: kristanoj 65%, islamanoj 5%.
  • Eksporto: kafo, kotono, teo, tabako.
  • Pokapa MEP: 240 $.
  • Historio: sendependiĝis en 1962 de Britio. Dum la 1970-aj jaroj la landon regis milita diktatoro sub Idi Amin, kiun renversis la armeo de Tanzanio. Post tio multfoje ŝanĝiĝis civilaj kaj militaj registaroj.

Administra divido

Ugando: Historio, Informo, Administra divido 
dosiero priskribo=la regionoj de Ugando (laŭ distriktaj limoj de 2010)
  centra -   okcidenta -   orienta -   norda

Ugando estas administre dividata al kvar regionoj: centra, okcidenta, orienta kaj norda. Tiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. Estis 56 distriktoj en 2002, post reorganizoj en 2006 estis 77, kiuj en plia administra reformo de 2010 estis pludividitaj, tiel ke rezultis 111 distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo, Kampalo .

Politiko

La interna politika vivo estas relative stabila, sed ĝin influas malstabileco en najbaraj landoj, ĉefe en Demokratia Respubliko Kongo, en kies orienta parto de la lando dum jaroj daŭras batalado inter la registaraj trupoj kaj gerilanoj, ofte forme de etna purigado. Fine de 2019 nombro de rifuĝintoj en tiu regiono atingis 4,5 milionojn. Ugando gastigas pli ol 1 milionon da rifuĝintoj, inkluzive de 384 000 konganoj, el kiuj 48 000 alvenis en 2019, pro kio la registaro diris, ke gastigaj kapabloj de la lando elĉerpiĝis kaj necesas urĝa internacia helpo .

Ekstera politiko

Ugando: Historio, Informo, Administra divido  Ugando apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de ĉi-momente 77 landoj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifika Oceano .

Turismo

Ugando: Historio, Informo, Administra divido 
Grizkrona gruo – simbolo de Ugando
Ugando: Historio, Informo, Administra divido 
Rwenzori montoj en Uganda

Ugando estas konata pro siaj grandaj naciaj parkoj kaj la protektado de la faŭno pere de rezervejoj. La montaj goriloj en la nebulkovritaj montarmasivoj de suda Ugando estis la temo de televidserioj .

Socia kondiĉoj

Ugando: Historio, Informo, Administra divido 
Kulturaj festoj en Norda Uganda

Grava socia problemo estas korupto. En 2018 la kontraŭkorupta organizaĵo Travideblo Internacia envicigis Ugandon kiel unu el la plej koruptaj landoj en Afriko, pli ol Kenjo, Maŭritanio kaj Niĝerio. En decembro 2019 la prezidanto Yoweri Museveni gvidis marŝon kontraŭ korupto, kion liaj oponantoj konsideris hipokriteco.

Internaciaj rangotabeloj

Organizo Esploro Rangotabelo
Heritage Foundation / The Wall Street Journal Indekso de Ekonomia Libereco 2019 95 el 180
Raportistoj sen limoj Gazetara Libereca Indekso 2019 125 el 180
Travideblo Internacia Korupta Indekso 2018 149 el 180
Programo pri Disvolvo de UN Indekso pri homa disvolviĝo 2018 159 el 189

Referencoj

Eksteraj ligiloj

angle Ugando (The Encyclopedia of Earth)

angle Ekoregionoj de Ugando (The Encyclopedia of Earth) Arkivigite je 2014-07-15 per la retarkivo Wayback Machine

Tags:

Ugando HistorioUgando InformoUgando Administra dividoUgando PolitikoUgando TurismoUgando Socia kondiĉojUgando Internaciaj rangotabelojUgando ReferencojUgando Eksteraj ligilojUgandoDemokratia Respubliko KongoKenjoOrientafrikoRuandoSudanoTanzanioViktoria lago

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Edmund HaulerFondaĵo VikimedioAriana GrandeIrlanda lingvoRușeniDigimonPollandoPelișor (Lazuri)Dobra (Satu Mare)Poiana CodruluiKriketoKuketoStefan ZweigTTTBronisław PiłsudskiVozuoMoresnet neŭtralaEksterdistrikta urboFritz MachoCifereca objekta identigiloMadagaskaroCharles Schwab CorporationEŭropa Tenisa AsocioUniversitato de PécsKhadija AribBrother BearGheorghe Doja (komunumo)Hejma katoPropilbenzenoNicolas PoussinRacovaValorpaperoPășunea MareKovilkinoPenetro (seksumo)L. L. ZamenhofAtal Bihari VajpayeeVolapukoPodetala komercoKristnaskaj kantojPruoJambolCarl DavisLugano orienta (komunumaro)MentanoJodie FosterContactRetforumoLuaĈinioEtnografia muzeo de GroßgmainNov-ZelandoKazaĥioTutmonda varmiĝoBenzofenonoHartford (Konektikuto)VikioKuklandoEjakuloGermanio🡆 More