Tuso (de latina: tussis) estas spasma kaj ofte ripeta kontrahiĝo de la toraka kavo, kiu estigas fortan elĵeton de la aero el la pulmoj akompanatan de karakteriza sono.
La tiel elĵetita aero povas atingi rapidon de 480 km/h.
La ĉefa celo de tuso estas senbalastigi la spirajn tubojn (traĥeo, laringo, faringo) de kumulado de mukaĵoj. Tuso povas esti estigata de la eniro de manĝajo en la trakeon pro misfunkciado de la epigloto. Ofta aŭ kronika tuso estas simptomo de malsano.
Tuso povas esti vola aŭ refleksa.
Tuso ekigas per blokado de la spirado per glota fermo, kaj kontraho de la spiraj muskoloj, kuntrenante aerpremon en la pulmojn. Abrupta malfermo de la gloto permesas la aeron elspruĉi, forpelante la materiojn kiuj ŝtopis la spirtubon.
Gutetoj da salivo, kuntrenataj de la tuso, povas esti faktoro de kontaĝeco, pro tio estas konsilata tusi kontraŭ sia brako, kaj ne en siaj manoj.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Tuso, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.