Stepa Zebro: La plej komuna kaj geografie disvastigita specio de zebro
La Stepa zebro (Equus quagga, iam Equus burchellii), konata ankaŭ kiel komuna zebro aŭ Burĉela zebro, estas la plej komuna kaj geografie disvastigita specio de zebro.
Ĝi havas teritorion el sudo de Etiopio tra Orienta Afriko ĝis tiom for sude kiom ĝis Bocvano kaj orienta Sudafriko. La Stepa zebro restas komuna en ĉasrezervejoj, sed ĝi estas minacata pro homa agado kia ĉasado pro ties viando kaj felo, same kiel pro konkurenco kun gregaro kaj konflikto ĉe farmoj ĉe multe de ties habitato.
Subspecioj estas la formortinta Kvago kaj ses agnoskitaj vivantaj subspecioj, kvankam estas granda variado en felmodeloj inter individuoj. La stria modelo estas unila inter hufuloj de la regiono, kaj ties funkcioj estas pridisputataj. Sugestitaj funkcioj estas kamuflo, formoj de movo kamuflo, sociaj signalado kaj rekonado, kaj senkuraĝigado al mordontaj muŝoj.
La teritorio de la stepaj zebroj estas fragmentita sed etendas al multo de suda kaj orienta Afriko sude de Saharo. Ties habitato estas ĝenerale sed ne eksklusiva senarbaj herbejoj kaj savanaj arbaroj, kaj tropikaj kaj moderklimataj. Ili ĝenerale evitas dezertojn, densajn pluvarbarojn kaj konstantajn humidejojn, kaj rare foriras pli ol 30 kilometrojn el akvofonto.
La Stepa zebro estas tre sociema specio kiu formas haremojn kun ununura masklo, kelkaj inoj kaj ties ĵusa idaro; estas ankaŭ grupoj de fraŭloj. Grupoj povas kuniĝi por formi zebrarojn. La animaloj priatentas eventualajn predantojn pli ol kaŝi; ili bojas aŭ snufaskiam ili vidas predanton, kaj la harema masklo atakas predantojn kiaj hundoj, hienoj kaj leopardoj por defendi sian haremon. La specia populacio estas stabila kaj ne endanĝerita, kvankam kelkaj populacioj kiaj tiuj de Tanzanio draste malpliiĝis.
Alden, P. C., Estes, R. D., Schlitter, D., McBride, B. (1995). National Audubon Society Field Guide to African Wildlife. New York, Chanticleer Press, Inc. pg. 151
Apps, P., du Toit, R. (2006). Creatures of Habit: Understanding African Animal Behaviour. Struik. pp. 74–75.
Estes, R. (1991). The Behavior Guide to African Mammals, Including Hoofed Mammals, Carnivores, Primates. Los Angeles, University of California Press. pp. 242–246
(2004) “New investigations on the taxonomy of the zebras genus Equus, subgenus Hippotigris”, Mammalian Biology69, p. 182–196. doi:10.1078/1616-5047-00133.
Grubb, P. (1981). “Equus burchellii”, Mammalian Species157, p. 1–9. doi:10.2307/3503962.
(1987) “Mitochondrial DNA of the Extinct Quagga: Relatedness and Extent of Postmortem Change”, Journal of Molecular Evolution25, p. 283–287. doi:10.1007/BF02603111.
Kingdon, J. (1988). East African Mammals: An Atlas of Evolution in Africa, Volume 3, Part B: Large Mammals. Chicago, University of Chicago Press. pp. 165–179
Klingel, H. (1969). “Reproduction in the plains zebra Equus burchelli boehmi: behaviour and ecological factors”, J. Reprod. Fertil., Suppl6, p. 339–345.
Moelman, P. D. (2002). Equids. Zebras, Assess and Horses. Status Survey and Conservation Action Plan. IUCN/SSC Equid Specialist Group. IUCN, Gland, Switzerland. Chapter 4. Status and Action Plan for the Plains Zebra (Equus burchelli). Mace A. Hack, Rod East and Dan J Rubenstein. pp. 43–57.
Moehlman, P. D. (2003). Grizmek's Animal Life Encyclopedia. Mammals IV. Detroit, The Gale Group, Inc. 15.
Moss, C., Eld. (1982). Portraits in the Wild, Animal Behavior in East Africa. Chicago, University of Chicago Press.
Prothero, D. R.; Schoch, R. M. (2003). Horns, Tusks, and Flippers: The Evolution of Hoofed Mammals. Johns Hopkins University Press.
Rubenstein, D. I. & M. Hack (2004) Natural and sexual selection and the evolution of multi-level societies: insights from zebras with comparisons to primates. pp. 266–279. In: Sexual Selection in Primates: New and Comparative Perspectives. P. Kappeler and C. P. van Schaik (eld.). Cambridge University Press.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Stepa zebro, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses. ®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.