Medo aŭ mielakvo (ruse медовуха, medovuĥa, norvege Mjød, germane Met, pole miód pitny, miut pitni, anglosakse meodu, ukraine мед, litove midus, perse: mey, slovake medovina) estas alkohola drinkaĵo, kiun oni drinkas en meza kaj Orienta Eŭropo kaj ankaŭ en Skandinavio.
Speciale ŝatata ĝi estas en Rusio, Pollando kaj Ukrainio. Ĝi estas farata el mielo, kiun oni diluas per akvo. Kiel ĉe vino oni aldonas giston por ke la likvaĵo fermentu. La drinkaĵo havas flavecan koloron kaj enhavas 10 ĝis 15 vol-% da alkoholo. Oni drinkas ĝin dum ĉetablaj festoj kaj ankaŭ dum vintraj foiroj.
Seskvi-medo aŭ dutriona medo — t.e. dum la fermentado uzitaj du trionoj da mielo kaj unu triono da akvo
Duonmedo — t.e. dum la fermentado uzitaj duono de mielo kaj duono de akvo
Trionmedo — t.e. dum la fermentado uzitaj unu triono da mielo kaj du trionoj da akvo
Kvaronmedo — t.e. dum la fermentado uzitaj unu kvarono da mielo kaj tri kvaronoj da akvo
Medoj estas produktataj kun diversaj aldonaĵoj (spicoj, herboj, diversaj sukoj), do pro tio estas nomataj: spica medo, herba medo, lupola medo, cinama medo, zingibra medo, pipra medo, vanila medo, junipera medo, padusa medo, framba medo, ktp.
La vorto Medo venas tra la malnovĝermana Medu, kiu parencas al la Sanskrita Madhu.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Medo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.