Epilepsio estas neŭra malsano.
Ne ekzistas unusola tipo de epilepsio. Ĝin karakterizas ekstrema cerba funkcio abrupta, kriza. Eblaj aspektoj tre multas: konvulsioj, perdo de konscio ktp. La diverseco de la aspektoj dependas de la cerbaj partoj trafitaj.
Dum krizoj la kondutoj de malsanuloj povas kelkfoje instigi al penso, ke temas pri psika malsano, kio ĝi ne estas.
Relative ofta formo de krizo. Ĝi trafas ĉefe infanojn. Ĝi daŭras nur kelkajn sekundojn. Senkonsciiĝo kaj rekonsciiĝo estas tre abruptaj. Surgrundaj faloj maloftas. Se ne estas iu eksterula atesto, la trafito ne povas scii, ke okazis krizo. EEG montras karakterizajn signojn.
La krizoj tre varias laŭ la homoj. Kelkfoje estas senkonsciiĝo, ekkrioj senavertaj, faloj... Kelkfoje etaj antaŭsignoj anoncas alvenontan krizon kaj ebligas ioman sinprotekton, ekzemple avertante la proksimulojn. La epilepsia fokuso estas en iu tre limhava parto de la cerbo kaj simptomoj dependas de tiu regiono. La formoj tre multas.
Partaj krizoj ne estas eksterkonsciaj. Kelkfoje partaj krizoj povas iĝi tuttutaj se la trafita regiono de la cerbo plilarĝigas.
La termino epilepsio povas esti iom konfuza, ĉar ekster la medicina medio estas ofte uzata senzorge por ajna persono kiu suferas konvulsion, sed individuo povas suferi konvulsion ne pro epilepsio sed pro malaltaj niveloj de sukero en la sango aŭ infano povas esti suferanta nur altan febron. Ĉiuokaze, la epilepsio priskribas malordon en kiu unu persono suferas ripetajn konvulsiojn laŭlonge de la tempo pro subkuŝa kronika procezo, ĉu pro nekonata kaŭzo aŭ ne.
Ne ĉiuj personoj kiuj suferas konvulsion ricevas diagnozon de epilepsio. Tre ofte necesas esti prezentinta almenaŭ du epizodojn de epilepsiaj krizoj aŭ unu epizodon asocian al patologiaj trovoj en la interikta elektroencefalogramo, tio estas, inter unu konvulsio kaj alia, kiu ne estu antaŭita per identigebla kaŭzo, por ekzemplo, akra inflamo, elektrostatika malŝargo aŭ venenado, tumoroj aŭ intrakraniaj hemoragioj.
Kaŭzoj estas diversaj kaj plejparte nekonataj.
La epilepsioj kiuj ne estas okazigataj de akcidento, tumoro, misformigo aŭ organa problemo, povas esti okazigataj pro genetiko. Ĵusa esplorado celis serĉadon en genetikajn kaŭzojn en tiuj kazoj. Esploristoj trovis mutacion kiel kaŭzo de la epilepsio inter 12,5% kaj 49% kiam oni faras eksomon direktitan al ampleksa nombro de genoj rilataj kun la epilepsio. Tiuj studoj jam pruvis la interrilaton inter la diagnozo kaj la rekta malpliigo de la enhospitaligo. La serĉado tiukadre tiele justigus kaj klinike kaj ekonomie la realigon de la genetikaj esplorteknikoj de amasa sekvencigo: ju pli alta la nombro de genoj, des pli efiko en diagnozo. En studo en kiu oni analizis 862 genojn rilatajn kun la epilepsio de 86 pacientoj, la efiko en diagnozo estis de 49% (42 pacientoj genetike diagnozigitaj).
En Usono kaj Kanado, en 2017 oni entreprenis programon por proponi senpage eksomon direktitan al detektado de epilepsioj en infanoj; por tio oni aplikis programon "Behind the Seizure" kiu proponas tiun teston al ajna infano kiu estis suferinta konvulsian krizon ne okazigitan de akcidento aŭ tumoro antaŭ la aĝo de 60 monatoj.
La frua identigo de la genetika misordo subkuŝa okaziginta de epilepsio uzante la teknikon de la amasa sekvencigo kiu havigas prognozan informaron, influos en la terapiaj decidoj kaj kondukos al la dezajno de novaj kuraciloj celantaj specifajn difektojn de genoj.
La vorto devenas de la helena επιληψία = surfalo, ĉar dum "grandaj atakoj" suferantoj tendencas subite fali surgrunden.
La epilepsio kaj la epilepsiaj krizoj povas aktuale ricevi terapion atingante akcepteblajn rezultojn. En la plej parto de kazoj, la infanaĝaj epilepsioj estas kuraceblaj en la pubereco. Kiam la epilepsio estas okazigita per lezo klare videbla kaj tiu lezo estas nuligita kirurgie, oni malpliigas la intensecon kaj oftecon aŭ, en multaj kazoj, oni rekte kuracas la epilepsion mem. Pro tio, komence de la traktado oni ekzamenas la individuon, serĉe de kaŭzoj de la epilepsio elimineblaj, por ekzemplo, la operaciadon de cerba tumoro aŭ la forigo aŭ malpliigo (mildigo) de metabola misordo.
En aliaj kazoj tio ne eblas, ĉu ĉar oni ne trovis kaŭzon ĉu ĉar tiu ne estas eliminebla, kiel okazas ĉe cikatroj, misformoj en la cerbo aŭ denaska antaŭa klino al konvulsioj. La celo en tiuj kazoj estas la eliminado de la atakoj pere de kuraciloj aŭ kirurgiaj operacioj.
En kelkaj kazoj kirurgia traktado povas esti pli profita ol la perkuracila terapio; tio okazas normale nur en kazoj de lokaj epilepsioj kaj tio ĝis nun okazas al malpli ol 5 % de ĉiuj epilepsisuferantoj.
Antaŭ epilepsia krizo, gravas agadi jene:
En la akra fazo de krizo oni ne spiras pro kuntiriĝo de ĉiuj muskoloj de la korpo. La oksigeno kiu restas en la korpo iras al la esencaj organoj; pro tio la lipoj kaj oreloj povas montri cianozon. Tio ne estas danĝera, se ne temas pri la menciita status epilepticus.
Yehezkel Ben-Ari per sia koncepto "neŭroarkeologio" ebligis pli bonan komprenadon de diversaj malsanoj kiel la epilepsio, la aŭtismo kaj la Parkinsona malsano.
En 1972, Yehezkel Ben-Ari eklaboris en la CNRS kaj en la kanada universitato McGill studis la cerb-hipokampon, en la kadro de la studtemo pri la epilepsia krizo. Dum tiu staĝo, Yehezkel starigis teknikon, kiu ebligis registri la aktivecon de la neŭronoj en la ronĝul-hipokampo. Pli precize tiu tekniko estis enmeti en la cerbo elektrodeton, kiu devas eniri en neŭronon, kies grandeco estas 20 µm. Tiam rimarkis Yehezkel kaj la profesoro Krešimir Krnjevic, ke estis la malsufiĉeco da GABA, kiu kaŭzis la epilepsikrizon. Plie ili konstatis, ke la intenso de la epilepsio kreskis duoble, kiam kloroj penetris en la nervaj ĉeloj.
En 1980 Yehezkel Ben-Ari relaboris en la CNRS, en fiziologia laborejo, de Gif-Sur-Yvette. Por daŭrigi siajn esplorojn pri la epilepsio, li studis la efikadon de ekscitataj drogoj, kiuj agis sur la cerbo. Tiel Yehezkel uzis la kainatan acidon, kiun ronĝuloj ricevis en ilia cerbo. Li konstatis, ke la epilepsia krizo komenciĝis en la hipokampo, antaŭ ol la epilepsio disiris al aliaj strukturoj. Kiam la kainata acidoj atingis neŭronon, tiam tiu estis ekscitata ĝis la morto : la troo da elektra aktiveco kreis lezojn, kiuj mortigis la neŭronon. Ĝenerale kiam la nerva celo mortas, la destinitaj neŭronoj longigas siajn ligaĵojn. Kontraŭe montris Yehezkel, ke la epilepsio tre malbonigis la situacion, ripetante krizojn.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Epilepsio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.