Ĝibutio: Lando en Afriko

Ĝibutio estas lando en Orienta Afriko, ĉe la bordo de Ruĝa Maro.

Ĝia ĉefurbo ankaŭ portas la nomon Ĝibutio (urbo). Ĝibutio akiris sian sendependecon de Francio la 27-an de junio 1977. La lando estis kreita el la Franca Somalilando (poste nomita la Franca Teritorio de la afaroj kaj Isaoj), kiu estis kreita en la 1800-aj jaroj kiel rezulto de franca koloniismo en Afriko.

Ĝibutio: Kernfaktoj, Geografio, Kulturo
Ĝibutia Respubliko
جمهورية جيبوتي
République de Djibouti
Ĝumhurijat Ĝibuti

Flago de Ĝibutio

Blazono de Ĝibutio

Detaloj Detaloj
Nacia himno: Djibouti
Ĝibutio
Situo
landosuverena ŝtato
Bazaj informoj
Ĉefurbo Ĝibuto
Oficiala(j) lingvo(j) araba
franca
Uzata(j) lingvo(j) afara
somala
Plej ofta(j) religio(j) islamo
Areo 23,200 km²
- % de akvo 0,09 %
Loĝantaro 496374 (2007) (2017)
Loĝdenso 34 loĝ./km²
Horzono +3
Interreta domajno dj
Landokodo DJ
Telefona kodo 253
Plej alta punkto Mousa Ali
Plej malalta punkto lago Assal
Politiko
Politika sistemo parlamenta respubliko
Ŝtatestro Ismail Omar Guelleh
Ĉefministro Dileita Mohamed Dileita
Nacia tago 27-a de junio
Sendependiĝo disde Francio 27-a de junio 1977
Ekonomio
Valuto franko (DJF)
MEP laŭ 2005
– suma $1,641 mlrd
– pokapa $ 2.070
Ĝibutio: Kernfaktoj, Geografio, Kulturo
Ĝibutio: Kernfaktoj, Geografio, Kulturo
vdr

En 2020, ĉirkaŭ 920 000 homoj vivis tie. Ĝi estas unu el la malplej popolriĉaj landoj en Afriko. Du etnoj, la somaloj kaj la afaroj, respondecas pri la plej multaj el la homoj vivantaj en la lando.

Ĝibutio aliĝis al la Unuiĝintaj Nacioj la 20-an de septembro 1977. Ĝi ankaŭ estas membro de la Ligo de Arabaj Ŝtatoj, same kiel la Afrika Unio kaj la Interregistara Aŭtoritato pri Disvolviĝo (IGAD).

La plejmulto de ĝibutanoj estas islamanoj , kaj ĝi ankaŭ estas membro de la Organizaĵo de Islama Kunlaboro.

Kernfaktoj

  • Landkodo: DJ.
  • Esperantlingve: Ĝibutia Respubliko.
  • Nacia nomo: République de Djibouti (fr); Djumhurija Djibuti (ar).
  • Areo: 22.000 kv.km.
  • Politika sistemo: totalisma naciisma respubliko.
  • Ŝtatestro: prezidento Ismail Omar Guelleh.
  • Ĉefurbo: Ĝibuto (aŭ Ĝibutio, laŭ PIV) (160 mil).
  • Loĝantaro: 634 mil (1995), inter ili 42% afaroj, 26% isaoj.
  • Lingvoj: oficialaj estas la franca kaj la araba; la somala kaj la afara estas naciaj lingvoj.
  • Kredantoj: muzulmanoj.
  • GNP: totala - 530,7 milionoj da dolaroj; pokapa - 1 200 dolaroj.
  • Ekonomiko: grandparto de landenspezoj estas de marhaveno, kiu servas al najbara Etiopio.
  • Inflacio: 3%
  • Historio: sendependiĝis de Francio en 1977.

Geografio

Ĝibutio havas ok montarajn sistemojn kun pintoj de pli ol 1,000 metroj (3,281 ft). La montaro Mousa Ali estas la plej alta montaro de la lando

Lago Assal (arabe بحريق عسل, Buḥajrah ʿAsal, signifante "miela lago"), france Lac Assal) estas kratera kaj sala lago en Ĝibutio. Tiu lago estas la plej sala lago en la mondo ekster Antarkto.

Kulturo

Ĝibutio: Kernfaktoj, Geografio, Kulturo 
Tradiciaj dometoj en la Mabla montaro.

En 2015, Ĝibutio ne havis Mondan Heredaĵon de Unesko. Tamen, la lando prezentis 10 ejojn al la prova listo, 6 naturaj,1 miksita kaj 3 kulturaj, interalie la historia urba pejzaĝo de Ĝibutia Urbo kaj ĝiaj specifaj konstruaĵoj.

Lingvoj

La franca kaj la araba estas la oficialaj lingvoj de la lando, uzataj precipe por edukado kaj administrado. La afara kaj la somala estas "naciaj lingvoj" kiuj estas la ĉefaj lingvoj de la ĉiutaga vivo. Ekde la instalo de usona armea bazo en 2002, la angla pli ĉeestas.

Politiko

Ekstera politiko

Ĝibutio: Kernfaktoj, Geografio, Kulturo  Ĝibutio apartenas al la AKP-ŝtatoj, internacia organizaĵo de momente 77 nacioj el la regionoj Afriko, Karibio kaj la Pacifiko.

Ekonomio

Ĝibutio: Kernfaktoj, Geografio, Kulturo 
proporcia reprezento de eksportataj produktoj de Ĝibutio, 2019

La ekonomio de Ĝibutio baziĝas sur servoj ligitaj al la strategia loko de la lando kaj ĝia statuso kiel liberkomerca areo en Nordafriko.

Du trionoj de ĝiaj loĝantoj loĝas en la ĉefurbo - Ĝibuto, kaj la ceteraj estas ĉefe nomadoj kaj paŝtistoj disigitaj tra la tuta lando. La plej granda parto de la lando estas dezerto kie pluvo estas malofta, kio limigas la kreskon de fruktoj kaj legomoj, do plejparto de la manĝaĵo estas importita. Ĝibutio disponigas servojn kiel internacia transititinero (ekzemple por ŝipoj) kaj kiel benzinuma centro en la tuta regiono. Ĝibutio havas malmultajn naturajn trezorojn kaj malmulte da industrio. La senlaboreca procento en la lando estas ĉirkaŭ 50% kaj estas grava problemo.

Kompare kun la problemo de senlaboreco, pro la forta ligo inter la Ĝibutia franko kaj la usona dolaro, inflacio ne estas vera problemo. La kromefiko de ĉi tiu ligo estas la artefarite alta valoro de la Ĝibutia franko kiu estas damaĝa al la pagbildo de la lando. Pro ĉi tiuj faktoroj, kaj por ekvilibrigi kaj disvolvi la landon ekonomie, Ĝibutio tre dependas de helpo de aliaj landoj.

Dum la pasintaj 7 jaroj, pokapa konsumo en Ĝibutio malpliiĝis je proksimume 35% pro la ekonomia recesio, la civita milito kiu turmentis la regionon kaj la rapida kreskorapideco de la populacio (inkluzive de multaj enmigrintoj kaj rifuĝintoj). Post la multaj ekonomiaj malfacilaĵoj, la registaro eniris financajn ŝuldojn al eksteraj pruntedonantoj kaj nuntempe luktas por trovi donacantojn. Pro la plifortiĝo de la ligoj de la lando kun Ĉinio, la lando profitas de investoj en sia ekonomio kaj disvolvaj projektoj kiel la starigo de fervojo.

Transporto

La lando estas ligita al Etiopio per la Adis-Abebo-Ĝibuta Fervojo

Religio

En la Respubliko Ĝibutio Islamo estas la sola ŝtata religio . La Konstitucio de 1992 zorgas pri la egaleco de civitanoj de ĉiuj kredoj same kiel la liberecon praktiki ajnan religion.

Referencoj

Vidu ankaŭ

Tags:

Ĝibutio KernfaktojĜibutio GeografioĜibutio KulturoĜibutio LingvojĜibutio PolitikoĜibutio EkonomioĜibutio TransportoĜibutio ReligioĜibutio ReferencojĜibutio Vidu ankaŭĜibutio1800-aj jaroj197727-a de junioAfarojFranca SomalilandoFrancioHistorio de la koloniismo en AfrikoIsaojRuĝa MaroĜibutio (urbo)

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

OrgasmoBilbao (filmo)Norma datumaroMidzadoCalafellKlasika antikvecoSarlandoPuberecoFaisal Saeed Al MutarSelangoroFebruaro de 2024Irana arkitekturoĈefa afergvida oficistoSiria lingvoKlimovskBoŝuriŝteUniversitato de Kalifornio en DavisIslamoTritikoAriadna GilNeolitika arkitekturoNord-IrlandoInternacia Fonetika AlfabetoArkitekturo de antikva EgiptoUnua LibroLibioBiero en GermanioIRCTagoj en historioElin Pelin (urbo)SeksumadoIchetucknee (rivero)AŭstrioVikimedia KomunejoPornhub1000Malsupra SaksioKuketo18-a de martoReprodukta sistemoGeorge H. W. BushHesioMeklenburgo-AntaŭpomerioMeksikoAmanoAntikva EgiptioTomaso de AkvinoOvaloKartvelioKomponistoMateriala kulturoSportejoBirdumo1597Rilata datumbazoAdresaro de la EsperantistojAmila trifluoroacetatoL. L. ZamenhofBlogo1848CergyPolitiko de ArmenioItala Kongreso de Esperanto2001Alternativa rokmuzikoBitmonoCheile Turzii🡆 More