La magnituda skalo de Richter aŭ magnitudo de Richter estas komparilo por la forteco de tertremoj.
La skalo ankaŭ estas nomata “Loka magnituda skalo” (angle Local magnitude scale). Oni simboligas magnitudon de Richter kiel “ML” aŭ “ML”.
Ĝi baziĝas sur la moviĝo de la tertavoloj en la tertrema hipocentro kaj estas logaritma: Unu ŝtupo signifas 10-oble pli grandan moviĝon kaj 32-oble pli grandan energion. Teorie la skalo estas senlima; praktike la firmeco de la rokaro ne permesas tertremojn pli fortajn ol proksimume 9,5.
La skalo estis enkondukita en 1935 de Charles Francis Richter. Antaŭe oni uzis la skalon de Mercalli [merKAli], kiu baziĝas sur la rimarkeblaj efikoj ĉe la epicentro de tertremo kaj ankoraŭ estas uzata por priskribi tiujn efikojn.
Pro la fakta supra limo de 9,5 la skalo de Richter ne tre bone taŭgas por tertremoj de forto pli granda ol 8, kiuj malgraŭ malsimilaj energioj tendencas havi similajn Richter-valorojn. Oni tial enkondukis la Momant-magnitudan skalon.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Skalo de Richter, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.