Lisbono (portugale Lisboa) estas la ĉefurbo de Portugalio.
Ĝi situas en okcidenta Portugalio ĉe la enfluejo de rivero Taĵo en la Atlantikon.
Lisbono | |||
portugale Lisboa | |||
Ĉefurbo | |||
| |||
Oficiala nomo: Concelho de Lisboa | |||
Deveno de nomo: Lisboa, portugale derivita de la fenicia Allis Ubbo por savu havenon, latine Ulyssippo antaŭ Ulysses kaj/aŭ Romana Olissipona, por la nomo de rivero Taĵo | |||
Lando | Portugalio | ||
---|---|---|---|
Duoninsulo | Iberio | ||
Regiono | Regiono Lisbono | ||
Subregiono | Granda Lisbono | ||
Distrikto | Distrikto Lisbono | ||
Municipo | Lisbono | ||
Civilaj paroĥoj | 25 | ||
Rivero | Taĵo | ||
Situo | Lisbono | ||
- alteco | 2 m s. m. | ||
- koordinatoj | 38° 42′ 25″ N 9° 8′ 8″ U / 38.70694 °N, 9.13556 °U | ||
Plej malalta punkto | Marsurfaco | ||
- situo | Atlantiko | ||
- alteco | 0 m s. m. | ||
Areo | 84,8 km² (8 480 ha) | ||
- de aglomeraĵo | 84,8 km² (8 480 ha) | ||
- de metropolo | 2 957,4 km² (295 740 ha) | ||
Loĝantaro | 564,657 (2004) | ||
- de aglomeraĵo | 2 385 000–2 435 837 | ||
- de metropolo | 2 830 867 | ||
Denseco | 5 659 loĝ./km² | ||
Setlejo | fl.719 | ||
- Urbo | ĉ.1256 | ||
LAU | Concelho/Câmara Municipal | ||
- situo | Praça do Município, Lisbono | ||
- leviĝo | 33 m | ||
- koordinatoj | 38° 42′ 29″ N 9° 8′ 18″ U / 38.70806 °N, 9.13833 °U | ||
Urbestro | Carlos Moedas | ||
Horzono | OET (UTC0) | ||
- somera tempo | OEST (UTC+1) | ||
Poŝtkodo | 1149-014 Lisboa | ||
Area kodo & Prefikso | (+351) 21 XXX-XXXX | ||
ISO 3166-2 kodo | PT | ||
Laŭloka nomo | Lisboeta | ||
Patrona sanktulo | Santo António | ||
Municipa adreso | Praça do Município, 1º 1149-014 Lisboa | ||
Situo enkadre de Eŭropo | |||
Situo de Lisbono enkadre de Portugalio | |||
Urba mapo | |||
Vikimedia Komunejo: Lisbon | |||
Retpaĝo: www.cm-lisboa.pt | |||
En Lisbono loĝas 564.657 personoj (censo de 2001). Inter plej konataj kvartaloj estas Alfama, Baixa (Malaltaĵo), Bairro Alto (Alta Kvartalo) kaj Belemo.
La urbo estis fondita de fenicoj aŭ helenoj. La nomo devenas de greka Olissipo, el Uliso. Tiu nomo poste ŝanĝiĝis al "Lissapona" kaj fine al la moderna Lisboa.
Ĝi estis romia kolonio de la regiono Lusitania. Post diversaj konkeroj, de 1260 ĝi estas la ĉefurbo de Portugalio.
Lisbono fariĝis tre prospera dum la Portugala Imperio, kiam ĝi estis la ĉefa haveno kien alvenis la riĉaĵoj el Brazilo kaj la afrikaj kaj aziaj kolonioj.
Kelkiam estis en Lisbono grandaj tertremoj, la plej granda kaj fama je la 1-a de novembro 1755, kiu mortigis ĉirkaŭ centmil personojn. Vidu Lisbona tertremo en 1755.
Lisbono estis la centro de la respublika revolucio de la 4-a kaj 5-a de oktobro de 1910 kiu forigis reĝon Manuel la 2-a kaj de la Revolucio de la Diantoj (25-a de aprilo de 1974), kiu faligis la diktaturon de Marcello Caetano, la sekvanto de Salazaro.
EXPO'98, Monda Ekspozicio de 1998, aŭ, oficiale, Exposição Internacional de Lisboa de 1998, kies moto estis "Os oceanos: um património para o futuro" (La oceanoj: heredo por la estonteco), okazis en Lisbono de 22a de Majo ĝis 30a de Septembro 1998. Ĝi celis la datrevenon de 500 jaroj de la Portugalaj malkovroj.
En la kvina kanto de la verko de Abel Montagut nome Poemo de Utnoa okazas asembleo de la Gobanoj (eksterteranoj). Tie oni akceptas, ke oni plikuraĝigu la malfortigitan Utnoan (nome la ĉefrolulo Noa) pere de la drogo anoŭdo. Inna malsupreniras kaj liveras ĝin al Noa. Je ties efiko aperas antaŭ li la poeto Valmikio kiu montras al li la enormajn atingojn de la estonta homaro, se li sukcesas savi ĝin, nome, en Azio, el Ĉina Murego al insulo Srilanko. Poste aperas la japana pentristo Hokusajo kiu siavice montras aliajn mirindaĵon el Azio. Kaj poste venas la vico de Fidiaso, kiu montras mirindaĵojn el Eŭropo. Jen kiel oni prezentas Lisbonon:
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Lisbono, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.