Historio (greke ἱστορία [istoria], kun la signifo "enketo, scio akirita per enketo") estas la studo de la pasinteco, specife kiel ĝi rilatigas al homoj. La termino rilatas al la eltrovaĵo, kolektado, organizado, kaj prezentado de informoj pri pasintaj okazaĵoj. La esprimo inkludas kosman, geologian, kaj organisman historiojn, sed ofte estas senmarke implicita por signifi homan historion. Akademianoj kiuj verkas pri historio estas nomitaj historiistoj. La okazaĵoj okazantaj antaŭ ol skriba registro estas konsideritaj kiel prahistorio. La tutan verkaron pri historio aŭ pri iu specifa historia subjekto oni nomas historiografion.
Historio ankaŭ povas rilati al la akademia fako kiu utiligas rakonton por ekzameni kaj analizi sekvencon de pasintaj okazaĵoj, kaj objektive determinas la modelojn de kialo kaj efiko kiuj determinas ilin. Historiistoj foje diskutas la naturon de historio kaj ĝian utilecon diskutante la studon de la fako kiel celo en si mem kaj kiel maniero disponigi "perspektivon" en la problemoj de la nuno.
Rakontoj kutimaj por preciza kulturo, sed ne apogita sub eksteraj fontoj (kiaj ekzemple la rakontoj ĉirkaŭantaj la figuron de la Reĝo Arturo) estas kutime klasifikitaj kiel kultura heredo aŭ legendoj, ĉar ili ne apogas la "senpartian enketadon" postulitan de la fako historio. Herodoto, greka historiisto de la 5-a jarcento a. K. estas konsiderita ene de la okcidenta tradicio kiel la "patro de historio", kaj, kune kun sia samtempulo Tucidido, helpis formi la fundamentojn por la moderna studado de homa historio. Ilia laboro daŭre estas legita hodiaŭ kaj la dislimo inter la kultur-fokusita Herodoto kaj la arme-fokusita Tucidido restas punkto de disputo aŭ aliro en moderna historia verkado. En la orienta tradicio, ŝtata kroniko nome Analoj de Printempo kaj Aŭtuno estis konata kiel kompilita tiom frue kion ĉirkaŭ la 722 a.K. kvankam nur tekstoj de la 2-a jarcento a.K. pluvivis.
Antikvaj influoj helpis generi variajn interpretojn pri la naturo de historio kiuj evoluis dum la jarcentoj kaj daŭre ŝanĝas hodiaŭ. La moderna studado de historio estas vasta, kaj inkludas la studon de specifaj regionoj kaj la studo de certaj temaj elementoj de historia enketado. Ofte historio estas instruita kiel parto de primara kaj sekundara edukado, kaj la akademia studo de historio estas grava disciplino en universitataj studoj.
La greka vorto ἱστορία (hístōr) signifas "enketo", "kono per enketo", aŭ "juĝo". En tiu senco Aristotelo uzis la vorton en sia verko Historio de Animaloj nome Περὶ Τὰ Ζῷα Ἱστορίαι (Perì Tà Zôa Ηistoríai. La pravorto ἵστωρ estas atestita frue en Homeraj himnoj, Heraklito, la ĵuro de atenanaj efeboj, kaj en Beotiaj surkribaĵoj (en jura senco, ĉu "juĝo" aŭ "atesto", aŭ simile).
La vorto eniris en angla lingvo jam en 1390 kun la signifo de "rakonto de eventoj". En Meza angla lingvo, la signifo estis "okazaĵo" ĝenerale. La limigo al "registro de pasintaj eventoj" aperis fine de la 15a jarcento. Ankoraŭ en la greka senco Francis Bacon uzis la terminon fine de la 16a jarcento, kiam li verkis pri "Natura historio". Por li, historio estis "la kono de objectoj difinitaj de la spaco kaj de la tempo", nome tia kono havigita de memoro (dum scienco estis havigita de racio, kaj poezio de fantazio).
En multaj lingvoj kiaj la modernaj germana, franca, kaj plej ĝermanaj kaj latinidaj lingvoj, kiuj estas ege sintezaj, la sama vorto estas ankoraŭ uzata kaj por "historio" kaj por "rakonto".
La adjekto en angla historical estas registrita el 1661, kaj historic el 1669.
Historian (nome historiisto) en la senco de "enketisto pri historio" estis registrita el 1531. En ĉiuj lingvoj de Eŭropo, la nomo "historio" estas ankoraŭ uzita por signifi kaj "kio okazis ĉe homoj", kaj "la faka studo de la okazaro", el kiuj tiu lasta senco foje estas distingita per majusklo, "Historio", aŭ per la vorto historiografio.
Simile kiel en naciaj lingvoj, ankaŭ en Esperanto la vorto "historio" uzata rilate al malsamaj aferoj
Al tiu vorta tereno apartenas ankaŭ:
Krome, en pluraj lingvoj kaj ankaŭ Esperanto oni foje uzas la saman vorton aŭ vortradikon kiel historio en la senco "rakonto".
Pri historio ekzistas kaj en filozofio kaj en historiscienco serio da ĝeneralaj difinoprovoj, kiel ekzemple tiuj ĉi:
Ekzistas multaj aliaj difinoj. Ili montras, ke ekzistas problemo difini ĝenerale kaj senescepte historion. Ĉiuj supraj difinoj montras ian ecan, sed ĉiuj havas ian subjektivan, de tiu kiu verkis ĝin.
Krome sekvas al la demando pri la difino de historio, tiu pri la taskoj de historiografio. Tre rapide evidentiĝas, ke historiografio dependas ankaŭ de politiko kaj tiel de politikaj interesoj. Tre videblas tio rilate al nacia historio. Ĉar tiu ŝanĝiĝis, ŝanĝiĝas kaj ŝanĝiĝos, ŝanĝas same la politika kadro rilate al historiografio. Tiel estiĝas la problemo de la historia vero. Ne ekzistas historia vero, sed nur interpretado de fontoj el diversaj perspektivoj (ejo, tempo, intereso, (mal)amiko, ...). En la jaro 5.000 verŝajne ekzistos alia bildo de historio, kiel nuntempe.
Ene de la populara divido inter sciencoj kaj beletroj aŭ homaj sciencoj, oni tendencas klasigi la historion inter la homaj fakoj kun aliaj sociaj sciencoj (ankaŭ nomitaj homaj sciencoj), aŭ eĉ oni konsideras ĝin kiel ponto inter ambaŭ kampoj, ĉar aligas la metodologion de tiuj ĉi al tiuj. La ambigueco de tiu divido de la homa sciaro kaj la pridemando pri ties taŭgeco kondukis al debato pri la lokigo de historio.
Ne ĉiuj historiistoj akceptas la identigon de la historio kun unu el la sociaj sciencoj, konsiderante ĝin nur malpliigon en siaj metodoj kaj celoj, kompareblaj al tiuj de arto se bazitaj sur la imagopovo (sinteno adoptita pli malpli grandkvante fare de historiistoj kiaj Hugh Trevor-Roper, John Lukacs, Donald Creighton, Gertrude Himmelfarb aŭ Gerhard Ritter). La partianoj de ĝia scienca karaktero estas plejparte historiistoj de la dua duono de la 20a jarcento kaj de la komenco de la 21a jarcento (inklude, inter multaj kiuj klarigis siajn metodologiajn postulojn, kelkajn kiel Fernand Braudel, E. H. Carr, Fritz Fischer, Emmanuel Le Roy Ladurie, Hans-Ulrich Wehler, Bruce Trigger, Marc Bloch, Karl Dietrich Bracher, Peter Gay, Robert Fogel, Lucien Febvre, Lawrence Stone, E. P. Thompson, Eric Hobsbawm, Carlo Cipolla, Jaume Vicens Vives, Manuel Tuñón de Lara kaj Julio Caro Baroja). Granda parto de tiuj, historiis ekde multfaka perspektivo (Braudel kombinis historion kun geografio, Bracher kun politika scienco, Fogel kun ekonomio, Gay kun psikologio, Trigger kun arkeologio), dum la ceteraj menciitaj kombinis siavice historion kun la menciitaj fakoj kaj kun aliaj, kiel la sociologio kaj la antropologio. Tamen ili ne sukcesis adopti komunan pozicion pri la metodologiaj postuloj de la aspiro de la historio al la scienca seriozeco. Aliflanke, la historiistoj malpli pretaj konsideri scienca sian agadon ankaŭ ne defendas striktan relativismon kiu malebligu totale la sciaron de la historio kaj ties transmitadon, kaj fakte ili ĝenerale akceptas kaj submetiĝas al la mekanismoj kaj instituciaj, kaj akademiaj aŭ de scienca praktiko ekzistantaj en la studado historia kompareblaj al tiuj de aliaj sciencoj (etiko de la esplorado, scienca publikaĵo, kolega reviziado, scienca interkonsento ktp.).
La utiligo kiun faras la historio de aliaj fakoj kiel instrumentoj por atingi, procezi kaj interpreti datumojn el la pasinteco ebligas la ekziston de helpaj historiaj sciencoj de metodologioj tre diferencaj, kies subigo aŭ autonomeco dependas de la celoj kiujn tiuj mem postulas.
La registro de analoj kaj kronikoj estis en multaj civilizacioj metio ligita al institucia publika posteno, kontrolita de la ŝtato. Sima Qian (ofte nomita patro de la Historio, en la ĉina kulturo) inaŭguris en tiu civilizacio la oficialajn historiajn registrojn burokratigitajn (2-a jarcento a.K.). La kritiko de la islama fakulo Ibn-Ĥaldun (Mukadimaho aŭ Enkonduko al la Universala Historio, 1377) kontraŭ la tradicia maniero fari historion ne okazigis tujajn konsekvencojn, sed poste oni konsideris tion antaŭaĵo de la plinovigo de la metodologio de la historio kaj de la filozofio de la historio kio ne startis antaŭ la 19a jarcento, frukto de la evoluo de la historiografio en Okcidenta Eŭropo. Dume, la oficialaj kronikistoj kaj de Kastilio kaj de Ameriko preparis la grundon en la Klerismo de Hispanio de la 18a jarcento por la fondo de la Real Academia de la Historia; institucioj similaj ekzistis en aliaj landoj.
La instruado de la historio en la deviga lernado estis unu de la bazoj por la nacikreado ekde la 19a jarcento, procezo samtempa al la plimultigo de la katedroj de historio en la universitatoj (dekomence en la fakultatoj de homaj sciencoj, kaj poste, en fakultatoj ĉu propraj ĉu de Geografio kaj Historio — nome fakoj kias scienca kaj metodologia proksimeco estas trajto de la universitata tradicio kaj franca kaj hispana —) kaj en la kreado de multaj tipoj de publikaj institucioj kaj privataj asocioj (kluboj prihistoriaj aŭ historiaj societoj, tre ofte mezepokistaj, reage al la historiismo propra de la romantisma sento, entuziasma por la serĉado de elementoj de nacia identeco); same kiel en publikaĵoj dediĉitaj al la historio.
En la meza instruado de la plej parto de la landoj, la studobjektoj estis dezajnitaj kiel esenca parto de la instruplano. Speciale la instruado de historio en la francaj lycées ekde 1830 akiris laŭ la tempo socian prestiĝon nekompareblan kun la similaj areoj en aliaj eduksistemoj kaj kio estis ĉefa trajto de la elitismo de la laika respublika lernejo ĝis fino de la 20-a jarcento.
Al tiu procezo de instituciigo, sekvis la specialigo kaj subdivido de la fako en diferencaj tempoperiodoj (de dubinda aplikeblo ekster la okcidenta civilizo: antikva, mezepoka, moderna, nuntempa historioj — tiuj du lastaj, kutimaj en la franca aŭ hispana historiografioj, ne estas kutime subdividitaj en la anglalingva historiografio: modern era—), en spacaj fakoj (nacia historio, regiona, loka, kontinenta — de Afriko, de Azio, de Ameriko, de Eŭropo, de Oceanio—), en temaj fakoj (politika historio, milita, institucia, soci-ekonomika, de la sociaj movadoj kaj de la politikaj movadoj, de la civilizacioj, de la virinoj, de la ĉiutaga vivo, de la pensmanieroj, de la ideoj, de la kulturoj), en fakaj historioj ligitaj al aliaj fakoj (arthistorio, historio de la muziko, natura historio, de religioj, de juro, de la scienco, de medicino, de ekonomio, de la politika scienco, de la politikaj doktrinoj, de la teknologio), aŭ centrita en ajna tipo de partikulara afero (historio de elektro, de demokratio, de la eklezio, de la sindikatoj, de la formoj, ktp). Antaŭ la atomigo de la studkampo, oni realigis ankaŭ diversajn proponojn kiuj konsideras la neceson superigi tiujn subdividojn per la serĉado de holisma perspektivo (historio de la civilizacioj, totala aŭ universala historio) aŭ mala fokuso (mikrohistorio); sen forgesi la novan akademian kaj interfakan kampon de la Granda Historio kiel "la klopodo kompreni unuigite, la Historion de la Kosmo aŭ Universo, la Tero, la Vivo kaj la Homaro", kovrante la historion ekde la Praeksplodo ĝis la Historio de la aktuala mondo. Ĝi esploras la tempojn de longdaŭro uzante plurfakan fokuson bazite sur la kombino de diversaj fakoj de la fizikaj kaj homaj sciencoj kiuj studas la pasintecon, nome la Historiaj Sciencoj, kaj esploras ankaŭ la homan ekzistadon en la kunteksto de pli ampleksa panoramo, kiu en rilato al la estanteco aludas al tempo kaj al la kronologio, kio estass instruata kaj en universitatoj kaj diversnivelaj lernejoj.
La identigo de la koncepto de historio kun la skriba rakonto de la pasinteco okazigas, unuflanke, konfuzon kun la termino historiografio (ĉar historio estas samtempe la studobjekto, la scienco kiu studas ĝin kaj la dokumenton rezultitan el tiu studo); kaj aliflanke pravigas la uzadon de la termino prahistorio por la periodo antaŭa al la apero de la skribo, rezervante la nomon historio por la posta periodo.
Laŭ tiu limiga uzado, la plej parto de la homaro restas for de la historio, ne tiom ĉar ĝi ne aliras persone al legado kaj skribado (la analfabeteco estis la komuna kondiĉo de la plej majoritato de la loĝantaro, eĉ por la dominantaj klasoj, ĝis la presarto), sed ĉar la montraĵoj de la historia diskurso estis ĉiam malmultaj, kaj tutaj grupoj restis nevidebligitaj (la malaltaj klasoj, la virinoj, la disidentoj kiuj ne povas aliri al la skriba registrado), pro kio estis celo de priokupado fare de kelkaj historiistoj la rekonstruado de la rigardo de la venkitoj kaj la historio el malsupre.
Same okazas ĉe granda nombro de popoloj kaj kulturoj (tiuj konsiderataj kiel primitivaj kulturoj, en terminaro jam eksmoda de la klasika antropologio) kiuj ne havas historion. La temo idealigas ilin konsiderante, ke ili estas feliĉaj popoloj. Ili eniras en la historion kiam oni okazas kontakto, plej ofte detrua (alkulturigo), kun civilizacioj (kompleksaj socioj, kun skribado). Eĉ tiam ili ne estas propre celo de la historio sed de la protohistorio (nome historio farita el la skribitaj fontoj produktitaj de tiuj kiuj ĝenerale estas iliaj koloniigaj popoloj konmtraste al la indiĝenaj popoloj). Tamen, sendepende de tio kion la historiistoj kaj la antropologoj ideologie havas tendencon etnocentrisman (eŭropcentrisman, ĉinocentrisman aŭ indiĝenisman) aŭ, male, multkulturisman aŭ kultur-relativisman, ekzistas la eblo atingi aŭ rekonstrui fidindan rakonton de la okazaĵoj kiuj tuŝas homan grupon uzante aliajn metodologiojn: arkeologiajn fontojn aŭ parola historio. Grandparte, tiu diferenco estas artefarita, kaj ne necese plinoviga: Herodoto mem devis uzi tiajn dokumentajn fontojn kiam redaktas tion kion oni konsideras la unua Historio, aŭ almenaŭ stampas la terminon, en la Grekio de la 5-a jarcento a.n.e. por ke la tempo ne forigu la memoron de la agado de la homoj kaj ke la grandaj iniciatoj, ĉu de grekoj, ĉu de barbaroj, ne falu en forgeso; sciigas ankaŭ pri la konflikto kiu metis tiujn du popolojn en la lulto. Tiel ekas lia verko titolita Ἱστορίαι (nome históriai, laŭvorte «esploradoj», latinigita Historiae —«Historioj», en pluralo—), ŝlosila por la historia scienco, kaj kiu foje estas nomita La naŭ libroj de historio. La menciita lukto estas la Grek-persaj militoj kaj la menciitaj barbaroj estas la persoj.
Oni povas dividi la fakon laŭ diversaj vidpunktoj:
Kelkajn historiojn oni ĉefe priumas en aliaj sciencoj, ekzemple lingvan historion en lingvistiko. Fakte ĉiu scienco povas havi historian dimension: la historio de medicino, la historio de juro, la historio de arto k.t.p. Tiel ebliĝas kaj necesas multe da kunlaboro inter historioscienco kaj aliaj sciencoj.
Oni ne konfuzu la supozitajn teleologiajn celojn de la homo en la historio kun la celoj de la historio mem, tio estas, la epistemologia pravigo de la propra historio kiel memoro de la homaro. Se la historio estas socia kaj homa scienco, ĝi ne povas prifajfi el la tialo kial ĝi zorgas pri la studo de la sociaj procezoj: klarigi la faktojn kaj okazaĵojn de la pasinteco, ĉu pro la sciaro mem, ĉu ĉar tiuj helpas onin kompreni la estantecon: Cicerono renomis la historion kiel vivinstruisto, kaj simile Cervantes, nomis ĝin patrino de la vero. Benedetto Croce notis la fortan implikon de la pasinteco en la estanteco per sia esprimo ĉia historio estas nuntempa historio. La histori, studante la faktojn kaj procezojn de la homa pasinteco, estas utila instrumento por la kompreno de la estanteco kaj la planigo de ebloj por la futuro. Salustio diris, ke inter la diversaj okupoj kiujn oni plenumas per la ingenio, la memoro de la okazoj de la pasinteco okupas elstaran lokon pro sia granda utileco. Topiko tre disvastigita (atribuita inter aliaj al Jorge Santayana) avertas, ke la popoloj kiuj ne konas sian historion estas kondamnitaj ripeti ĝin, kvankam alia topiko (atribuita al Karl Marx) indikas siavice ke kiam oni ripetas ĝin oni faras tion unu fojon kiel tragedio kaj duan fojon kiel farso.
La historio havas gravan prokekcion al la futuro pro sia transforma kapablo kiel instrumento de socia ŝanĝo; kaj al la profesiuloj kiuj regas ĝin, nome la historiistoj, aplikeblas tio kion Marx diris pri la filozofoj (ĝis nun ili zorgis pri la interpretado de la mondo sed nun temas pri transformi ĝin). Tamen, el alia perspektivo oni klopodas neinteresitan esploradon por la objektiveco en la historia scienco. Kvankam ekkoni la faktojn tiaj kiaj ili estis, kiel intencis Leopold Ranke, estas maleble; tamen ja estas imperativo de la historia esplorado alproksimiĝi maksimume al tiu celo, kaj fari tion per perspektivo tia ke ĝi lokigu la okazojn (faktojn) en ties kuntekston, tiel ke la fakta sciaro aldoniĝu al la kompreno de tio kio reale okazis; kaj kvankam estas neevitebla ke la ĉiutipaj interesflankoj de la scienca esplorado misformu la manieron en kiu tia kompreno okazas, almenaŭ oni estu konsciaj pri kiuj povas esti ili kaj pri laŭ kiu grado ili agadas.
Ne estas universala interkonsento pri la periodigo de la historio, kvankam ja akademia interkonsento pri la periodoj de la historio de la okcidenta civilizo, bazita sur la terminoj stampitaj dekomence de Kristoforo Celario (Antikva, Meza kaj Moderna epokoj), kiuj konsideris la klasikan mondon grekromian kaj ties Renesancon kiel la determinantaj faktoj por estigi la dividon; kaj aktuale tiu interkonsento estas de ĝenerala aplikado. La akuzo de eŭropcentrismo kiun foje oni faras kontraŭ tia periodiigo ne malhelpas, ke ĝi estas la plej uzita en akademiaj medioj, ĉar estas tiu kiu plej bone respondas precize al la disvolvigo de la historiaj procezoj kiuj okazigis la nuntempan mondon.
Pri la divido de la prahistoria tempo en Ŝtonepoko kaj Metalepoko, ĝi estis proponita en 1836 de la dana arkeologo Christian Jürgensen Thomsen.
La teknologia evoluo indikas du grandajn mejloŝtonojn en la pasinteco de la homaro: nome la neolitika revolucio kaj la industria revolucio, kio ebligas la konsideron de tri grandaj periodoj: nome tiu karakterizita per la ekskluziveco de socioj de ĉasistoj-kolektistoj, tiu antaŭindustria kaj tiu industria (foje oni uzas la adjekton postindustria por la periodo de la plej ĵusa historio).
La problemo de ajna periodigo estas koherigi ĝin en terminoj de sinkroneco kaj diakroneco, tio estas: ke estu valida kaj por la transiro de la tempo en ununura loko, kaj por tio kio okazas samtempe en diferencaj spacaj medioj. Plenumi ambaŭ postulojn iĝas malfacile kiam la fenomenoj kiuj markas la komencon de periodo en preciza loko (speciale en Proksima Oriento, Centrazio aŭ Ĉinio) malfrue estis disvastigitaj aŭ aperas endogene en aliaj lokoj, kiuj siavice povas esti pli malpli proksimaj kaj konektitaj (kiel Okcidenta Eŭropo aŭ Subsahara Afriko), aŭ pli malpli malproksimaj kaj malkonektitaj (kiel Ameriko aŭ Oceanio). Por respondi al tio ĉio, la modeloj de periodiigo inkludas intermezajn terminojn kaj periodojn de koincido (apudmetado de diferencaj karakteroj) aŭ transiro (iompostioma apero de la novaĵoj kaj miksaj karakteroj inter la periodo kiu ekas kaj la periodo kiu finas). La didaktiko de la historio serĉas helpon ofte en diferencaj tipoj de grafika reprezentado de la sukcedo de faktoj kaj procezoj en la tempo kaj en la spaco.
Pri historio okupiĝas diversaj institucioj, je la plej alta nivelo (scienca) precipe fakultatoj aŭ seminarioj en universitatoj, sed ankaŭ aliaj institutoj, ekz. esplorinstitutoj.
Ĉefe prezentas, sed ankaŭ esploras, historion la tre diversspecaj kaj diverstemaj muzeoj. Konservan taskon havas ankaŭ arkivoj. Cetere instruas pri historio ankaŭ la ordinaraj baz- kaj precipe mezlernejoj.
Ankaŭ Esperanto kaj la Esperanto-movado havas sian historion. Vidu ankaŭ: Verkoj pri Esperanto-historio; Historio de Esperanto. Malsame ol rilate al la lingvo (Akademio de Esperanto) ne ekzistas simila institucio pri la historio de Esperanto.
En helena mitologio, la muzo Klio personigas la historion.
Aferoj tiuj, kiuj vere reprezentas la kulturon de la historaj personoj estas bondataj aferoj. Ĉi tiuj aferoj estas aŭtentikaj kaj donas sencon al nuntempaj personoj pri kiel la vivo/stilo estis dum la periodo.
Kauker, diplomita en Historio ĉe UFSM, estas la brazilano respondeca por krei la teorion pri kiel komunismo povus esti enplantita en la mondo, kun sia enorma kompetenteco pri Ekonomiko, li kreis ekonomian modelon de kiel lando povus pluvivi kun ekonomio de knabinoj de Japanaj kuraĝigoj.
Lia teorio estis akceptita de la tuta mondo, kaj estas nuntempe aklamita de ĉiuj nacioj ja (ekskludas Usonon de Ameriko de tio).
Kauker gajnis 3 Nobel-premiojn sinsekve pro tio, kaj la mondo pli kaj pli kapitulacas al rafinita scio.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Historio, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.