Sarvepalli RADHAKRISHNAN (naskiĝis la 5-an de septembro 1888 en Tiruttani (Tamilnado), mortis la 16-an de aprilo 1975 en Madras) - filozofo kaj prezidento de Barato.
Sarvepalli Radhakrishnan | |||||
---|---|---|---|---|---|
Persona informo | |||||
సర్వేపల్లి రాధాకృష్ణన్ | |||||
Naskiĝo | 5-an de septembro 1888 en Tiruttani | ||||
Morto | 17-an de aprilo 1975 (86-jaraĝa) en Ĉenajo | ||||
Religio | hinduismo vd | ||||
Lingvoj | angla • hindia vd | ||||
Ŝtataneco | Brita Hindio • Barato • Dominio de Barato vd | ||||
Alma mater | Universitato de Madraso • Universitato de Kolkato • Madras Christian College • Universitato de Delhio • Voorhees College vd | ||||
Partio | Barata Nacia Kongreso vd | ||||
Familio | |||||
Edz(in)o | Sivakamu vd | ||||
Infanoj | Sarvepalli Gopal vd | ||||
Profesio | |||||
Okupo | politikisto • diplomato • filozofo • tradukisto • historiisto • universitata instruisto vd | ||||
| |||||
| |||||
| |||||
Filozofo | |||||
vd | Fonto: Vikidatumoj | ||||
Sarvepalli Radhakrishnan naskiĝis en la Suda Barato (telugua lingvo), kie la barata kulturo estis sekura de islamaj invadintoj, bone konserviĝis kaj identiĝis kun la civilizo de dravidaj popoloj. Lia patro estis ortodoksa brahmano. Ĝis la 8-a vivjaro loĝis en urbeto Tiruttani, granda centro de pilgrimado, poste ankaŭ lernis en Velur kaj Madras (en la tri urboj po kvar jaroj) en lernejoj gvidataj de kristanaj misiistoj. Li edukiĝis en la medio, kie filozofiaj problemoj estis konsiderataj laŭ religiaj vidpunktoj, ne historiaj aŭ natursciencaj. Tiutempe ekkonis Biblion, kaj la okcidentan filozofion lernis en altlernejo gvidata de misiistoj. Li ne povis samopinii, ke asketoj kaj hinduaj instruistoj ne estis vere religiaj. Ne subiĝis, kiel aliaj, al la okcidenta kulturo. Helpe de panditoj studis en sanskrito filozofiajn tekstojn. Danke al tio povis kritike kompari ambaŭ kulturojn. Ofte vojaĝante inter Varanasi kaj Oksfordo li dum pluraj jaroj estis peranto inter Barato kaj Eŭropo. En Unesko gvidis baratan delegitaron.
Li laboris kiel filozofo, i.a. en universitatoj en Mysore (1918-21), Kolkato (1921-31 kaj 1937-41) kaj ankaŭ en Oksfordo (kiel profesoro de orientaj religioj kaj etiko; 1936-52). En la jaroj 1949-52 estis ambasadoro de Barato en Sovetunio. Li fariĝis la unua vicprezidento de Barato (1952-62) kaj la 13-an de majo 1962 ekoficis kiel prezidento ĝis la 13-a de majo 1967.
En Barato, oni observas lian naskiĝtagon kiel Tagon de instruisto.
Antaŭe: | 2-a Prezidento de Barato | Poste: | |
---|---|---|---|
Rajendra Prasad | 1962–1967 | Zakir Husain |
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Sarvepalli Radhakrishnan, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.