Vintro: Plej malvarma sezono

La vintro estas la plej malvarma el la kvar sezonoj. Kalendare komenciĝas astronomia vintro kun la vintra solstico (la 21-a de decembro sur la norda hemisfero kaj la 21-a de junio sur la suda hemisfero) kaj finiĝas kun la printempa ekvinokso (la 21-a de marto sur la norda hemisfero kaj la 21-a de septembro sur la suda). En multaj partoj de la mondo, oni ligas vintron al neĝo.

Vintro: Ekologio, Proverbo, Referencoj
Vintro ĉe la Bavariaj Alpoj
Vintro: Ekologio, Proverbo, Referencoj
Animado de ŝanĝoj de neĝa kovrilo en la paso de la jaro.

Ekologio

Bestoj

Por pluvivi dum la vintro multaj bestoj evoluigis diversajn pluvivmekanismojn:

  • Unu el la pli oftaj efikoj inter bestoj kaj precipe inter birdoj estas migrado. Dum la aŭtuno birdomigrado al la pli varmaj landoj de Ekvatora Afriko povas esti atendita.
  • "Vintra dormo" estas stato de minimuma metabola aktiveco, bestoj kiel ursoj, vespertoj, ranoj kaj serpentoj eniras en vintrodormon kaj eliras nur en la varmaj sezonoj.
  • Iuj bestoj konservas manĝaĵojn precipe por la vintro: kastoroj, sciuroj, mefitoj kaj pli.
  • Kelkaj specioj de bestoj ŝanĝas sian koloron aŭ la koloron de sia felo por esti pli bone kamuflitaj.
  • Felaj bestoj reproduktas pli dikan kaj pli densan felon vintre, fakto kiu plibonigas sian korpan varmecan retenkapablon, ĉi tiu felo defalas kun la alveno de printempo.
  • Iuj bestoj utiligas la mediajn avantaĝojn de la neĝo kiel ĝia izola kapablo kaj fosas siajn nestojn en kavernoj por konservi sian korpovarmon.
  • Helikoj kaj profitas de la humida kaj malvarma periodo por agado, manĝado kaj reprodukto.

Kreskaĵoj

Laŭsezonaj plantoj ne postvivas la vintran periodon kaj mortas. Tamen plurjaruloj kutime forĵetas la supran tavolon sed iliaj radikoj daŭre estas protektitaj. Estas malmultaj varioj de plantoj, kiuj floras vintre.

Proverbo

Ekzistas proverboj pri vintro en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof:

  • Vintro: Ekologio, Proverbo, Referencoj 
     Kio taŭgas por somero, ne taŭgas por vintro. 
  • Vintro: Ekologio, Proverbo, Referencoj 
     Ŝiru rozojn en somero, ĉar en vintro ili ne estos. 
  • Vintro: Ekologio, Proverbo, Referencoj 
     Li scias, kie la kankroj pasigas la vintron. 

Referencoj


Eksteraj ligiloj

Tags:

Vintro EkologioVintro ProverboVintro ReferencojVintro Eksteraj ligilojVintro

🔥 Trending searches on Wiki Esperanto:

Pentristo19-an de septembroJaunpilsRizomoRetforumoKreismoĈinioPortugalioEsperantomuzeo kaj Kolekto por PlanlingvojTorkoElvira Oláh-GálSakuroĜajnismoIndonezioTut-Rusia Kongreso de SovetojPopoldomo Jena23-a de decembroGrimiacojLaura BraniganConcise Encyclopedia of the Original Literature of Esperanto 1887-2007Taja lingvaroZvěstovSennacieca Asocio TutmondaTurkmenioTuaregojMetila alila trisulfidoZamenhofa TagoNorma datumaroPublika nudecoMediaVikioGuido BrandenburgOrgioTrankviligiloHerakloSenpilota aviadilowiki.phtmlUniversitato de OtavoGermanioKroata lingvoSara (Biblio)Johor BahruDependeco (medicino)IslamoSerbioGermana Esperanto-BibliotekoManuel HalvelikInforma teknologioDipak BaruaYoussef HindiIgnác RoskovicsOksfordoBrooke D’OrsayNordamerikoInterretoClermont-de-l'Oise (stacidomo)FortikaĵoMario TodtePajnoVegetaĵara mapoErektiĝoGvineoUniversitata biblioteko de BălțiRSSBuŝa seksumadoISBNHondaMenopaŭzoTunizio🡆 More