Ĝumu'a (en norma araba jum'ah: صلاة الجمعة ṣalāt al-jum'ah , Vendreda preĝo) estas kongregacia preĝo (ṣalāt) kiun islamanoj okazigas ĉiun vendredon, ĵus posttagmeze en dhuhr.
Islamanoj preĝas ordinare kvin fojojn ĉiun tagon laŭ la ĉielpado de la suno nekonsiderante horloĝtempon. Ĝi estas menciita en la Korano: Ho vi kredantoj! Kiam resonas la voko al la preĝo de la vendredo, kuru al la rememoro de Allah kaj lasu la negocojn. Tio estas pli bona por vi, se vi nur sciius! Korano, surao 62:10
La ĝumuʿa preĝo estas duono de la dhuhr-a preĝo, por oportuno, antaŭita de prediko kiel teknika anstataŭigo de la du reduktitaj rakahoj de la ordinara preĝo, kaj sekvita de kongregacia preĝo, gvidita per la imamo. Partopreno en ĝi devas esti strikte observita de ĉiuj plenkreskaj viroj kiuj estas laŭleĝaj loĝantoj de la loko.
La muezino faras la vokon al preĝo, nomita la Azano, kutime 15-20 minutojn antaŭ la komenco de ĝumu'a.
This article uses material from the Wikipedia Esperanto article Vendreda preĝo, which is released under the Creative Commons Attribution-ShareAlike 3.0 license ("CC BY-SA 3.0"); additional terms may apply (view authors). La enhavo estas disponebla laŭ CC BY-SA 4.0, se ne estas alia indiko. Images, videos and audio are available under their respective licenses.
®Wikipedia is a registered trademark of the Wiki Foundation, Inc. Wiki Esperanto (DUHOCTRUNGQUOC.VN) is an independent company and has no affiliation with Wiki Foundation.